Nazaré (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nazaré
municipo de Portugalio • surfejo • town of Portugal

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2450
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 158  (2011) [+]
Loĝdenso 184 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 36′ N, 9° 4′ U (mapo)39.6-9.0666666666667Koordinatoj: 39° 36′ N, 9° 4′ U (mapo) [+]
Areo 82,43 km² (8 243 ha) [+]
Nazaré (Portugalio)
Nazaré (Portugalio)
DEC
Nazaré
Nazaré
Situo de Nazaré

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nazaré [+]
vdr

Nazaré (portugallingva prononco: [nɐzɐˈɾɛ], en Esperanto Nazareto) estas urbo kaj municipo de la Distrikto Leiria, regiono Centra, Portugalio, kun ĉirkaŭ 14 889 loĝantoj (2021).

Nazaré estis konata pro sia kuirarto kaj la “nazarenas” – sinjorinoj surhavantaj apartajn ofte nigrajn vestojn, vendante sekajn fiŝaĵojn surstrate – sed lastatempe tiu trankvila vilaĝo iĝis la “mekaon” por ondorajdistoj de marondegoj.

Situo

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo estas dividita en tri submunicipoj, nome la jenaj freguesías: Famalicão, Nazaré mem kaj Valado dos Frades. La urbo Nazaré mem konsistas el tri tre apartaj kvartaloj: Praia (Strando, fakte laŭlonge de la strando; ambaŭ fotoj de la tabelo), Sítio (malnova vilaĝo, sur la pinto de klifo) kaj Pederneira (alia malnova vilaĝo, sur monteto). Praia kaj Sítio estas ligita per la fervoja funikularo de Nazaré.

Malnova kvartalo Sitio.

Norde de la plaĝo, sur monteto, troviĝas la malnova kvartalo Sitio. Tiu parto estas atingebla nur per tre malrekta vojo, sed oni povas ankaŭ iri per tiu funikularo kiu transportas la pasaĝerojn rekte sur la monteto al Sitio. Supre la etoso estas tute alia. Ĉi tiu kvartalo konsistas el labirinto de stratetoj, kiuj preskaŭ ĉiuj eliras je la granda placo kun la katedralo. Ekde la balkonoj je la rando de la monteto oni havas belan vidaĵon al nova Nazaré kiu situas pli malalte. Dume la suba kvartalo de pli rektaj stratoj permesas trafikon kaj modernan disvolvigon ekonomian.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tipa vendistino.

Tradicie la ekonomio de la loko rilatas al fiŝkaptado. Ankoraŭ videblas tradicia fiŝkaptaj labormanieroj kiaj elirigo de boatoj tra la strando, sekigado de sardinoj samloke, ktp. Alia tute malofta tradicio estas la konsidero de virinoj (eĉ maljunulinoj) kiuj ĝuas pli da libero ol la samregionaj, ludodiboĉemas surstrate kaj eĉ ludas grupe kaj surstrate anstataŭ viroj, kio ege kontrastas kun la tradiciaj vestoj kie subjupe estas ĝis sep subjupoj. La grava konsidero de virinoj rilatas al epokoj kiam la viroj navigis fiŝkapte kaj la virinoj zorgis pri ĉio en la ĉiutaga vivo.

Ondorajdado (Kanjono de Nazaré)[redakti | redakti fonton]

Impresaj ondoj de la Kanjono de Nazaré.

La loko iĝis mondkonata en novembro de 2011, kiam la havaja surfisto Garrett McNamara sukcese surfis rekordgrandan marondon: ĝis estis 23,8 m granda de la bazo ĝis la pinto (kresto). Tiun ondograndecon superis surfistoj en 2013, sed tiuj lastaj surfadoj ne estis oficiale konfirmitaj. La ondegojn ebligas la submara Kanjono Nazaré.

Grandegaj maraj ondoj trafadas la marbordon, aparte ĉe Norda Strando, allogante al veraj defioj por la ondorajdistojn, kiel la brazilanino Maya Gabeira, kiu je la 18-a de la 1-a monato 2018 rajdis ondon kun alteco da 24 metroj – tio povos enlistigi ŝin en Guinness-libro de rekordoj.

La ondegoj okazas pro “Kanjono de Nazaré”, kiu estas submara kanjono troviĝanta en la portugala marbordo de Nazaré, ligita al la tavolŝoviĝo Nazaré-Pombal. La kanjono komenciĝas 500 metroj for de la marbordo, etendiĝante altamaren je 211 kilometroj, kun profundeco da 50 metroj proksime al marbordo, ĝis 5.000 metroj je la profundega Iberia ebenaĵo[1].

Vidaĵo je la plaĝo kun vendistino de sekigitaj anĉovoj en tradiciaj vestoj; je la fono: la pinto de la monteto O Sitio kaj funikularo
Panoramo de la plaĝo de Nazaré

Naskiĝis en Nazaré[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La paradizo pri marondegoj en Portugallando[rompita ligilo], blogo de Paulo Cesar Pires.