Maria Bethânia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Bethânia
Persona informo
Naskonomo Maria Bethânia Viana Telles Veloso
Naskiĝo 18-an de junio 1946 (1946-06-18) (77-jaraĝa)
en Santo Amaro
Lingvoj brazilportugalaitalahispana
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Federacia Universitato de Bahio
Familio
Frat(in)o Caetano Veloso
Amkunulo Augusto Boal • Fábio Jr.
Okupo
Okupo kantaŭtorokantisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.mariabethania.com.br/
vdr

Maria BETHÂNIA (naskiĝis la 18-an de junio 1946 en Santo Amaro da Purificação, Brazilo), fakte Maria Bethânia Vianna Telles Veloso estas unu el la plej gravaj kantistinoj de Muziko Populara Brazila.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Maria Bethânia estis la sesa el ses gefiloj de la oficisto de la Departamento de Correos y Telégrafos José Telles Veloso kaj de lia edzino Claudionor Vianna Telles Veloso.

Ŝia kariero komenciĝis en 1964 en Rio-de-Ĵanejro per ŝia prezentado en Opinião. Per 26 milionoj da venditaj albumoj en la jaro 2005 ŝi estas la due plej sukcesa kantistino de Brazilo. Kun sia frato Caetano Veloso, Gilberto Gil, Gal Costa kaj Tom Zé ŝi apartenis fine de la 1960-aj kaj komence de la sepdekaj jaroj al la novigantoj de la populara brazila muziko kaj estis membro de la tropikalismo-movado. Maria Bethânia neniam fiksiĝis sur ununura stilo. Ŝi komencis sian karieron kiel bosanovo-kantistino. Poste ŝi kantis sambojn, interpretis afrikbrazilan muzikon, la popolmuzikstilon música sertaneja, origine devena de la dezertoregiono Sertão, ĝis al forooj, popmuzikaĵoj kaj baladoj. Ŝi nomiĝis laŭ la kanto de Nelson Gonçalves Maria Bethânia.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Edu Lobo / Maria Bethânia - Edu e Bethania (Serio Elenco Brazil)
  • Maria Bethânia - Brasileirinho
  • Caetano Veloso/Maria Bethânia - Ao Vivo
  • Maria Bethânia - Canto Do Paje [Brazil]
  • Maria Bethânia - Imitação - 2-CD
  • Maria Bethânia - As Canções Que Voce Fez Prá Mi
  • Maria Bethânia - Diamante Verdadeiro: Ao Vivo
  • Maria Bethânia - Romantica
  • Maria Bethânia - Bethania Canta Vinicius
  • Maria Bethânia - Simplesmente
  • Maria Bethânia - Memória Da Pele
  • Maria Bethânia - Mel
  • Maria Bethânia - Brazil's Best
  • Maria Bethânia - Ambar
  • Maria Bethânia - Canções E Momentos
  • Maria Bethânia - Canto Do Paje
  • Maria Bethânia - Dezembros
  • Maria Bethânia - Focus
  • Maria Bethânia - A Arte de
  • Maria Bethânia - Olho d'Agua
  • Maria Bethânia - Meus Momentos
  • Maria Bethânia - Sonho Impossivel
  • Maria Bethânia - Ao Vivo
  • Maria Bethânia - From Salvador Do Bahia
  • Maria Bethânia - Que Falta Você Me Faz
  • Maria Bethania - A Força Que Nunca Seca (1999)
  • Maria Bethânia - personalidade PolyGram 1987

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]