Chico O’Farrill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chico O’Farrill
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1921 (1921-10-28)
en Havano
Morto 27-an de junio 2001 (2001-06-27) (79-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco UsonoKubo
Alma mater Riverside Military Academy
Okupo
Okupo bandestrokomponistodirigento • ĵazmuzikisto • filmkomponisto
vdr

Arturo „Chico“ O’FARRILL (* 28-an de oktobro 1921 en Havano, Kubo; † 27-an de junio 2001 en Novjorko, Novjorkio) estis kubodevena usona muzikisto, aranĝisto kaj komponisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Chico O’Farrill iris kiel junulo por edukado ĉe la Riverside-Militakademio en Florido, kie li krom tio ankaŭ studis la ludon de trumpeto kaj piano. Dum sia jurstudo li laboris kun diversaj kubaj ensembloj, por kiuj li komencis aranĝi. En 1948 li transloĝiĝis al Novjorko, kie li studis ĉe Hall Overton kaj Bernd Wagenaar. Li verkis kiel aranĝisto por Benny Goodman, por Machito (1950, Afro-Cuban Jazz Suite kun Charlie Parker), por Stan Kenton, por Dizzy Gillespie (1954, Manteca Suite) kaj por Art Farmer. Ekde 1951 li foje ankaŭ direktis proprajn bandojn, transloĝiĝis en 1955 reen al Havano zurück, ekde tie en 1959 al Meksikurbo, kie li verkis koncerto- kaj filmmuzikojn. Ekde 1965 li denove laboris en Novjorko kaj verkis por Count Basie, Cal Tjader, Clark Terry, Candido, Frank Wess, Gato Barbieri, Mario Bauza kaj por propraj surdiskigoj. Krom tio li verkis uzomuzikon por televido kaj reklamo. Por Wynton Marsalis li komponis trumpetkonĉerton. Kun sia Afro-Cuban Jazz Big Band li produktis tri muzikalbumojn, inter ili tiun Pure Emotion (1996) kandidatigitan por Grammy.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Cuban Blues – The Chico O’Farrill Sessions, 1950–54 (Verve Music Group, 1996)
  • Heart Of A Legend (Milestone Records, 1998–99)
  • Carambola (Milestone, 2000)

Filmmuzikoj[redakti | redakti fonton]

  • 1999: The Thomas Crown Affair
  • 2004: Eros

Komponisto[redakti | redakti fonton]

  • 1983: Guaguasi

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]