Endre Vészi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Vészi
Persona informo
Vészi Endre
Naskiĝo 19-an de oktobro 1916 (1916-10-19)
en Budapeŝto
Morto 9-an de julio 1987 (1987-07-09) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Endre Vészi
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Endre VÉSZI [vEsi], hungare Vészi Endre estis hungara poeto kaj verkisto.

Endre Vészi naskiĝis la 19-an de oktobro 1916 en Budapeŝto. Li mortis la 9-an de julio 1987 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Vészi devenis el juda familio. Post la lernejojaroj eklaboris, kiel gravuristo. Li komencis sian karieron en 1934, ekde tiam liaj poemoj aperis en Nyugat kaj ankaŭ en aliaj revuoj. Inter 1942-1945 li estis trudlaboristo. Hejmenveninta li havis postenon en ĵurnalo. En 1950 li edziĝis. En 1978 li ricevis premion Kossuth kaj pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Végy Oltalmadba (Protektu), debuta poemaro, 1935
  • Boldog grafikon (Feliĉa grafikono), poemaro, 1949
  • Csillagtérkép (Stelo-mapo), poemaro, 1956
  • Arckép ezer tükörben (Portreto en mil speguloj), poemoj, 1964
  • Jövő teleim emléke (Memoro de miaj futuraj vintroj), poemoj, 1972
  • Folytatólagos vallomás (Kontinua konfeso), poemoj, 1981
  • A magyar költészet kincsestára (Trezorejo de la hungara poezio), en kiu aperis liaj elektitaj poemoj, 1998
  • Felszabadultál (Vi liberiĝis), debuta premiita romano, 1937
  • Egy lopott ló története (Historio de ŝtelita ĉevalo), romano, 1946
  • Aranyszoba (Oro-ĉambro), romano, 1966
  • A hosszú előszoba (La longa antaŭĉambro), romano, 1970, post 2 jaroj ankaŭ teatraĵo
  • Angi Vera (Vera Angi), romano, poste sukcesa filmo, 1977
  • Kéz a levegőben (Mano en la aero), romano, 1985
  • Fekete bárány (Nigra ŝafo), teatraĵo, 1957
  • Hajnali beszélgetés (Aŭrora babilado), teatraĵo, 1963
  • A sárga telefon (La flava telefono), teatraĵo, 1984
  • Multe da radioludoj
  • 3 filmoj (ĝis tiam ne menciitaj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio