Victoria Rowell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Victoria Rowell
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1959 (1959-05-10) (64-jaraĝa)
en Portland
Etno afrik-usonano vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater School of American Ballet vd
Profesio
Okupo filmproduktoroverkisto • televida aktoro • filmaktoro • modelodancisto vd
Aktiva dum 1987– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Victoria ROWELL (10-an de majo en 1959 en Portland, Maine, Usono) estas usona aktorino, kiu estas konata ĉefe pro ludo en la televidaj serioj Diagnosis: Murder kaj The Young and the Restless.

Victoria Rowell laboris komence kiel dancistino kaj dancis ĉe la American Ballet Theatre II. Post la dancista kariero, ŝi laboris kiel manekeno.

Rowell ludis en la filmo Dumb & Dumber (1994) kun Jim Carrey kaj Jeff Daniels. Ŝi estis nomumita plurfoje por Emmy Award. Pro ludo en la televida serio Diagnosis: Murder, ŝi estis nomumita en 1996, 1999 kaj 2000 por Image Award.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Rowell geedziĝis kun Tom Fahey en 1989, kun kiu ŝi havas filinon Maya. Ili divorcis en la sekva jaro. Poste Rowell havis longtempan amrilaton kun muzikisto Wynton Marsalis, ili havas filon Jasper. Rowell en 2009 geedziĝis kun Radcliffe Bailey, divorcis en 2014.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1987: Leonard Part 6
  • 1988: As The World Turns
  • 1990–1998, 2000, ekde 2002: The Young and the Restless
  • 1992: The Distinguished Gentleman
  • 1993–2001: Diagnosis: Murder
  • 1993: Full Eclipse
  • 1994: Secret Sins of the Father
  • 1994: Dumb & Dumber
  • 1995: One Red Rose
  • 1996: Barb Wire
  • 1997: Eve's Bayou
  • 1998: Dr. Hugo
  • 1998: Secrets
  • 1999: A Wake In Providence
  • 1999: Fraternity Boys
  • 2001: Feast of All Saints
  • 2002: Without Warning
  • 2002: A Town Without Pity
  • 2003: Black Listed
  • 2004: Motives
  • 2005: Midnight Clear
  • 2005: A Perfect Fit
  • 2006: Home of the Brave