Ekspedicio de Lewis kaj Clark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la Ekspedicio

La Ekspedicio de Lewis kaj Clark estis esplorprojekto aŭspiciita de la usona registaro (instigite de prezidento Thomas Jefferson). Ĝi celis esplori kaj dokumenti la parton de Norda Ameriko situanta okcidente de tiama Usono ĝis Pacifiko. Interalie oni esperis trovi navigeblan vojon por boata transporto inter Atlantiko kaj Pacifiko, eventuale per trovo de komuna fonto de riveroj Misuro kaj Kolumbio/Snake. La ekspedicion estris Meriwether Lewis kaj William Clark, kaj daŭris de 1804 ĝis 1806.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]