Jakov Fedotoviĉ Pavlov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakov Fedotoviĉ Pavlov
Naskiĝo 4-a de oktobro 1917
en Novgorodo hodiaŭ Velikij Novgorod - (Novgoroda provinco), Rusio
Morto la 28-an de septembro 1981 (63‑jara)
en Velikij Novgorod, Novgoroda provinco
Soldata kariero
Militoj: Granda Patriota Milito
Bataloj: Batalo ĉe Stalingrado
Persona informo
Tombo Zapadnoe cemetery
Ŝtataneco Sovetunio
Alma mater Higher Party School at the Central Committee of the CPSU
Memorigilo Jakov Fedotoviĉ Pavlov
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr

Jakov Fedotoviĉ Pavlov (ruse Яков Федотович Павлов; la 4-a de oktobro 1917 – † 28-a de septembro 1981) estis konata soveta soldato, kiu dum Batalo ĉe Stalingrado komandis al defendo de Domo de fakuloj, pli poste nomita al lia omaĝo - Domo de Pavlov. Ekde la 27-a de junio 1945 tenanto de titolo Heroo de Sovetunio. Ekde la jaro 1944 membro de Komunista partio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Velikij Novgorod en la jaro 1917. Li aniĝis al Ruĝa Armeo en la jaro 1938. Dum Granda Patriota Milito li partoprenis en diversaj bataloj en taĉmentoj de Sudokcidenta, Stalingrada, la 3-a ukraina kaj la 2-a belorusia fronto. Li estis komandanto de maŝinpafila taĉmento, maŝinpafilisto kaj komandanto de esplora taĉmento de la 13-a gvardia pafista divizio, en rango de pli aĝa serĝento. Dum batalo ĉe Stalingrado, 4 membra taĉmento de Pavlov esploris kaj konkeris la 23-an de septembro 1942 trietaĝan loĝkonstruaĵon konata kiel Domo de fakuloj en Placo de 9-a januaro. Pavlov esploris la konstruaĵon kun soldato V. S. Gluŝko kaj soldatoj N. Ĉornogolov kaj A. Alexandrov kaj komune kun ili li pli ol unu semajno defendis ĝin, ĝis kiam ne venis por helpi ilin la resto de roto. Sed la domo ne troviĝis en malfermita spaco kaj dumtage ne eblis ligi komunikon kun la ĉirkaŭaj taĉmentoj. Antaŭ multnombraj germanaj atakoj en sieĝado ili defendis ĝin ĝis la 25-a de novembro 1942. Pli poste dum apogo de la ĉirkaŭaj taĉmentoj ĝis februaro de 1943. Tiu ĉi domo, kiun ties defendantoj ŝanĝis en fortikaĵon, kiun germanoj jam ne plu sukcesis konkeri, enskribis sin en la historion kiel Domo de Pavlov.

Pavlov estis honorita per titolo Heroo de Sovetunio, Ordeno de Lenin, Ordeno de Oktobra revolucio kaj per du Ordenoj de Ruĝa stelo.

Sepultita li estas en Velikij Novgorod.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (2012) Сталинградская битва. Июль 1942 — февраль 1943: энциклопедия, под ред. М. М. Загорулько, 5‑a eldono (ruse), p. 800.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]