Zsuzsanna Kossuth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsuzsanna Kossuth
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1817 (1817-02-19)
en Sátoraljaújhely
Morto 29-an de junio 1854 (1854-06-29) (37-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo tuberkulozo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Lajos Kossuth
Okupo
Okupo militisto • flegisto
vdr
Skulptaĵo de Sárbogárd

Zsuzsanna KOSSUTH [ĵuĵana koŝut], hungare Kossuth Zsuzsanna (aŭ pli mallonge Kossuth Zsuzsa, laŭ geedza formo Meszlényi Rudolfné) Esperante Suzano Kossuth estis hungara flegistino kaj fratino de Lajos Kossuth.

Zsuzsanna Kossuth naskiĝis la 19-an de februaro 1817 en Sátoraljaújhely. Ŝi mortis la 29-an de junio 1854 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsuzsanna Kossuth edziniĝis en 1841 kaj la nova familio vivis en Sárbogárd. Baldaŭe ŝi naskis 3 gefilojn. En 1848 ŝi vidviniĝis. Ŝi sekvis la hungaran armeon al Debrecen, kie ŝi ekhavis postenon "ĉefflegisto de la hungara armeo". Ŝi fondis 70 tendaran hospitalon kaj varbis flegistinojn. Post fiasko de la liberecbatalo ŝi estis akuzita, sed oficiroj de la Habsburga armeo atestis, ke ŝi bone flegis ankaŭ la malamikajn vunditojn, tial ŝi liberiĝis. En 1851 ŝi forlasis Hungarion kaj vojaĝis al Bruselo, poste al Usono, kie ŝi okupiĝis pri puntoj.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio