Doane Perry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doane Perry
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1954 (1954-06-16) (69-jaraĝa)
en Mount Kisco
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo drumisto • muzikisto • percussionist • muzikproduktisto
vdr

Doane Ethredge PERRY (naskiĝinta la 16an de junio 1954 en Mt. Kisco, Kantono Westchester, Novjorkio) estas usona muzikisto, komponisto kaj aŭtoro. Li estis ludante ekde 1984 kiel drumisto kun la grupo Jethro Tull.

Doane Perry ludante kun Jethro Tull en Oakland, Kalifornio, Usono.

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Li komencis ludante pianon 7jaraĝa kaj per drumoj 11jaraĝa. Ŝajne post aŭskulti The Beatles, li decidis drumumi ĉar li emis ideon esti populara inter junulinoj pro drumisto.[1] Kiam li estis 14jaraĝa, li jam ludis kun sia propra grupo semajnfine, kaj pluis ĝis la fino de la mezlernejo 17jaraĝa.

Dum studado en altlernejoj li pluis muzikan trejnadon ĉefe ĉe ĵazo.

Muzika kariero[redakti | redakti fonton]

18jaraĝa li dubis inter sekvi studadon aŭ dediĉi sin profesie al muziko, kio finfine sukcesis.

Lia muzika dediĉo estas ege ampleksa laŭ stiloj, nome ĝenroj kiaj Rok, Pop, Ĵazo, Fuzio, R&B, Klasika, Tutmonda kaj Folk. Li aperis ĉe ĉirkaŭ 100 sukcesaj diskoj ene de sia muzika kariero en varia muzika kapablaro kiel ludisto, komponisto kaj produktoro, kiu atingis orajn kaj platenajn statusojn. Li ludis kun Lou Reed, Pat Benatar, Bette Midler, Todd Rundgren, Teo Macero Big Band, Stan Getz, Michael Brecker, Anouska Shankar, Pandit Hari Prasad Chaurasia, Peter Cetera, Dweezil Zappa, David Foster, Michael Omartian, Marc Shaiman, Snuffy Walden, Diane Warren, Bernie Taupin, Kitaro, Jon Anderson, Greg Lake, Dionne Warwick, Phyllis Hyman, Michel Colombier, Liza Minnelli, Peter Allen, Laura Branigan, Dragon (alinome Hunter), Tommy Emmanuel, Vince DiCola, Thread, Maxus, Jess Roden, Bobby Kimball, Gary Brooker, Fairport Convention, The Chieftains, Dave Mason, Bill Champlin, Brenda Russell, Jim Messina, Katey Sagal, Barry Mann & Cynthia Weil, Charles Aznavour, Jimmy Giuffre Big Band, Baird Hersey and the Year of the Ear, Spencer Davis, Martha and The Vandellas, inter dekduoj de aliaj. Li ege laboris por televido kaj kino, TV reklamado kaj teatro ĉe Broadway, krom multaj diskoj, DVD kaj koncertoj kun internacie agnoskataj artistoj, kiuj serĉis bonkvalitan drumiston dum jaroj antaŭ setliĝi kun Jethro Tull, unu el plej famaj grupoj de progresiva rok-muziko.

Jethro Tull[redakti | redakti fonton]

En 1984 Perry aliĝis al Jethro Tull kiel drumisto por anstataŭi Gerry Conway. Li estis la dua membro de Jethro Tull naskiĝinta en Usono; (la unua estis la drumisto Mark Craney). Li plue ludas kaj koncertas kun la grupo kaj estas la tria plej longdaŭra membro de Jethro Tull.

Li ludis en la jenaj albumoj kaj DVD de Jethro Tull:

Live at Hammersmith 1984

20 Years of Jethro Tull (Boxed Set) - CD & Video

Crest of a Knave (Grammy premio-1989)

25th Anniversary Box Set - CD & Video

A New Day Yesterday - DVD

Rock Island

Jethro Tull - In Concert

Catfish Rising

Roots to Branches

J-Tull Dot Com

Through The Years

Nightcap

The Very Best of Jethro Tull

Live at Montreŭ 2003 - CD & DVD

Living With The Past - CD & DVD

The Best of Acoustic Jethro Tull

The Jethro Tull Christmas Album

Aqualung Live

Jack in The Green-Live in Germany - DVD

Jethro Tull - Classic Artists - 40th Anniversary-Fully Authorised Story - DVD

Live at AVO Sessions 2008 - CD & DVD


Jethro Tull membroj - soloaĵoj:

Kun Ian Anderson - Divinities - 12 Dances With God

Kun Martin Barre - The Meeting

Kun Dave Pegg - Box of Peggs

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

En 1990 li edziĝis al aktorino Heather Woodruff. Ili kutime loĝas en Woodland Hills, Kalifornio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. j-tull.com. Arkivita el la originalo je 2006-08-21. Alirita 2012-03-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

| NAME = Perry, Doane | ALTERNATIVE NAMES = | SHORT DESCRIPTION = | DATE OF BIRTH = June 16, 1954 | PLACE OF BIRTH = | DATE OF DEATH = | PLACE OF DEATH = }} -->