Osvaldo Dorticós Torrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osvaldo Dorticós Torrado
Persona informo
Osvaldo Dorticós Torrado
Naskiĝo 17-an de aprilo 1919 (1919-04-17)
en Cienfuegos, Provinco Sankta Klaro,  Kubo
Morto 23-an de junio 1983 (1983-06-23) (64-jaraĝa)
en Havano,  Kubo
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Cienfuegos vd
Ŝtataneco Kubo vd
Alma mater Universitato de Havano vd
Partio Kuba Komunisma Partio • Popular Socialist Party vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en CienfuegosHavano vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Osvaldo Dorticós Torrado (n. en Cienfuegos, la 17-an de aprilo 1919 - m. en Havano, la 23-an de junio 1983) estis kuba politikisto kiu oficis kiel Prezidento de Kubo inter la 17-a de julio 1959 kaj la 2-a de decembro 1976. Fama kaj brila advokato en la kuba ĉefurbo, li estis fervora batalanto kontraŭ Fulgencio Batista. Li estis anstataŭigita de Fidel Castro en la posteno kiam estis redaktita la Kuba konstitucio de 1976. En 1983 li sinmortigis, supozeble pro malsano pro kiu li suferis.