Monaĥejo de Sankta Dominiko la Malnova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tuta retablo.
Supra pentraĵo de la retablo de El Greco, nome la Triunuo, nun en la Muzeo Prado.

La Monaĥejo de Sankta Dominiko la Malnova aŭ en la hispana origine Monaĥejo de Santo Domingo de Silos (el Antiguo), ankaŭ konata kiel Konvento de Santo Domingo el Antiguo, troviĝas en Toledo (Hispanio). Ĝi estis laŭ Pedro de Alcocer la unua monaĥejo fondita en la urbo de Toledo, en tempo de Alfonso la 6-a.

En la dua duono de la 16a jarcento ĝi suferis grandajn transformojn pro malkonstruo de la antikva mudeĥara preĝejo.

La preĝejo estis dezajnista unue de Nicolás de Vergara, la Juna, kaj sekvis Juan de Herrera, reĝa arkitekto.

En la preĝejo elstaras la retablo, kiu estis mendita al la fama pentristo de Toledo El Greco, kies plej fama pentraĵo estas la Triunuo, kiu prezidas la retablon. Estas ankaŭ du kortoj. La klostro estas el briko kun duoncirklaj arkoj. En la kunvenejo estas kutimaj tiamaj ornamoj, nome ornamĵoj el gipso, azuleĥoj kaj ligna plafono kun steloj mudeĥaraj.