Antal Páger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Páger
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1899 (1899-01-29)
en Makó
Morto 14-an de decembro 1986 (1986-12-14) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Antal Páger
Familio
Edz(in)o Lola GereJúlia KomárBea Szilágyi
Okupo
Okupo filmaktoro
vdr

Antal Páger, hungare Páger Antal, Esperante Antonio Páger estis elstara hungara aktoro. Liaj edzinoj estis Lola Gere, Júlia Komár inter 1933-1961.

Antal Páger naskiĝis la 29-an de januaro 1899, Makó - mortis la 14-an de decembro 1986, Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Páger frekventis gimnazion en Makó, poste li finbatalis la 1-an mondomiliton. Li komencis sian aktoran karieron en 1919 en Székesfehérvár, poste aliĝis al diversaj teatraj trupoj. 19261930 li apartenis al Nacia Teatro (Szeged), poste ludis en Budapeŝto. En 1933 li edziĝis dufoje, baldaŭe havanta 2 filinojn. En 1944 li forlasis la landon, poste liaj ĉiuj filmoj estis malpermesitaj. Li estis pentristo, grafikisto, aktoro kaj reĝisoro en Argentino, kie li ricevis ŝtatanecon. En 1956 antaŭ la revolucio li hejmenvenis, kio estis granda sukceso de la komunistoj. En Budapeŝto senĉese havis sukcesojn. Li ricevis premion Kossuth en 1965, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • skulptaĵo en Makó de 1999
  • premio Páger Antal de 2001
  • reliefo en Budapeŝto
  • memortabulo en Makó

Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]