Antonio de Jesús Cortés Espina (n. en Havano, Kubo, la 31-an de aŭgusto1968) estas kuba aktoro de teatro, kino kaj televido, polemika realiganto kaj gvidanto de televidprogramoj, loĝanta en Miami, Florido, Usono.
Tony Cortés naskiĝis en la kvartalo El Vedado de Havano. Li ekaktoris kun ok jaroj en la kuba filmo "La postvivintoj". Post tio li havis gravajn projektojn en kino kaj televido. Li studis en la prestiĝa Supera Art-Instituto de Havano, fondis sian orkestron "BM Expresso" surbendigante plurajn diskojn kaj produktis por la diskeldonejo Fania Records kun Jerry Masucci kaj por EGREM.
Tony Cortés aktoris en telenoveloj, televidserioj kaj televidaventuroj. Jen kelkaj el la plej gravaj projektoj en kiuj li havis gravan rolon.