Esono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Kreteo
Patrino Tiro
Gefratoj FeretoAmitaono
Edzo/Edzino Polymede • Alcimede • Amphinome
Infanoj Jazono • Promachus
vdr

Esono - (helene Αἴσων, latine Aeson) estas en la helena mitologio filo de la unua iolka reĝo Kreteo. Li estis patro de Jazono, estro de ekspedicio de Argonaŭtoj.

Kiam mortis Kreteo kaj regado en Iolko estis transdonota al lia filo Esono uzurpis la tronon lia duonfrato Pelio, filo de mara dio Pozidono. Por ke Esono ne perdu ankaŭ sian filon, prenis lin al si tuj post lia naskiĝo centaŭro Ĥirono. Tiu donis al li nomon Jazono kaj edukis lin kiel la reĝan filon. Kiam Jazono post dudek jaroj revenis en Iolkon por laŭrajte akiri regadon, Pelio starigis al li kondiĉon, ke li faru heroan agon, plej bone, ke li alportu de fora Kolĥido oran felon de virŝafo, kiu sur la dorso forprenis gefilojn de orĥomena reĝo Atamaso, Frikson kaj Helen.

Jazono, Pelio kaj ankaŭ kolĥida reĝo Eeto sopiris posedi oran ŝaffelon. Ĝi estis konsiderata simbolo de potenco kaj regado, kiujn ĝi garantiis al la posedanto. Ĝia tiutempa posedanto Eeto meritis ĝin pro afabla akcepto de Frikso. La ŝaffelon gardis al li danĝera drako. Oni ĝenerale opiniis, ke el ekspedicio por ora ŝaffelo neniu povas sukcese reveni.

Sed Jazono sukcesis tion kaj liajn heroaĵojn priskribas ampleksa mito pri Argonaŭtoj kaj Medeo. Post longa suferplena vojaĝo, multaj martirioj kaj okazaĵoj la ekspedicio revenis en Iolkon kaj Jazono postulis ŝanĝe por orfelo reen la regadon, kiu al li laŭrajte apartenis. Sed Pelio ruifuzis la regadon transdoni.

Esono tiam estis jam tre maljuna kaj tamen volis ĝisvivi tagon, kiam sur tronon eksidos lia filo. Medea, al kiu dum la vojaĝo Jazono edziĝis, sukcese ŝanĝis al Esono sangon per dekoktaĵo el sorĉaj herboj kaj tiel okazigis kelkjaran rejuniĝon al li. Filinoj de Pelio petis Medeon efektivigi la saman sorĉon por sia patro. Medeo anstataŭ sorĉherboj uzis nur ordinarajn herbojn kaj Pelio ne reviviĝis.

Bedaŭrinde Esono sian junecon ne bone ĝuis. Pelia filo Akasto Jazonon kaj Medeon forpelis. Pli poste volis Jazono sian edzinon forlasi pro Glaŭko, filino de la korinta reĝo Kreono. Medeo tion ne akceptis kaj falis en malamon. Ŝi mortigis Glaŭkon, ŝian patron kaj ambaŭ filojn de Jazono. Post iu tempo pereis ankaŭ Jazono, kiam falis sur lin pobo de jam putrita ŝipo Argo.