David Van Reybrouck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Van Reybrouck
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1971 (1971-09-11) (52-jaraĝa)
en Bruĝo
Lingvoj nederlandaangla
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Katolika universitato de Loveno
Okupo
Okupo verkisto • kolumnisto • antropologo • arthistoriisto • arkeologo • prahistoriisto • historiisto • universitata instruisto
Verkoj Congo: The Epic History of a People
vdr

David Grégoire Van Reybrouck [van rejbruk] (naskiĝis en la 11-a de septembro 1971 en Bruĝo), estas belga arkeologo, kultura historiisto kaj nederlandlingva verkisto. Li gajnis plurajn grandajn literaturajn premiojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

David Van Reybrouck pasigis sian junaĝon en Bruĝo (Brugge). Li naskiĝis en familio de hortikulturistoj, librobindistoj kaj artistoj. Lia patro, Dirk Van Reybrouck, estis inĝeniero kiu de 1962 ĝis 1966 laboris por konga fervojkompanio en Likasi (tiam Jadotville)

David Van Reybrouck studis arhêologion kaj filozofion ĉe la Katolika universitato de Loveno. Poste li ankoraŭ studis kaj laboris en diversaj urboj (Kembriĝo, Lejdeno, Barcelono, Parizo). Li nun loĝas en Bruselo kiel profesia verkisto.

En 2001 aperis lia unua literatura verko, De Plaag (La Plago), aŭtobiografia kaj ĵurnalisma libro pri Sud-Afriko.

Li ankaŭ verkis teatraĵojn, poezion kaj akademiajn tekstojn.

Kongo[redakti | redakti fonton]

Komence de 2010 aperis lia libro Congo. Een geschiedenis (Kongo. Historio), pri la iama belga kolonio. La libro estas ĝenerale laŭdata; kritikemaj rimarkoj maloftas. Fine de 2010 la eldonkvanto superis 150.000 ekzemplerojn, grandega cifero por nederlandlingva eldonaĵo. Aperis tradukoj en germana, franca, angla, sveda, dana, finna kaj norvega lingvoj.

Neŭtrala Moresnet[redakti | redakti fonton]

Zink estas eseo kiun li verkis en 2016 pri Neŭtrala Moresnet kaj kiun IEI eldonis en Esperanto (Zinko) en traduko de Piet Buijnsters.

PEN-Klubo[redakti | redakti fonton]

En januaro 2011, Van Reybrouck estis elektita prezidanto de la PEN-Klubo de Flandrio, la flandra filio de PENclub International (fondita en 1921), tutmonda asocio de aŭtoroj, kiu antaŭenigas pacon kaj internacian interkompreniĝon, esprimliberecon kaj reziston al ĉiuj formoj de cenzuro.[1]

G1000[redakti | redakti fonton]

David Van Reybrouck estas la ĉefa iniciatinto de la projekto G1000, kiu ekestis en 2010-2011 post longdaŭra politika krizo en Belgio. Ĝi celas diskutigi ordinarajn civitanojn pri politiko. El tio en 2013 rezultis la libro Tegen Verkiezingen (Kontraŭ Elektoj), tradukita en franca, dana, korea kaj germana lingvoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) David Van Reybrouck nieuwe voorzitter van PEN Vlaanderen, De morgen, la 10-an de januaro 2011