Udinese Calcio
Udinese Calcio | |||
---|---|---|---|
futbala klubo • vira futbala teamo | |||
Kluba nomo | Udinese Calcio S.p.A. | ||
Kromnomo | Bianconeri ("blankaj-nigraj"), Zebrette ("zebretoj") | ||
Fondita | 1896 | ||
Stadiono | Stadio Friuli | ||
Kapacito | 30 667 | ||
Prezidanto | Franco Soldati | ||
Trejnisto | Kosta Runjaić | ||
Ligo | Serie A | ||
2011/12 | 3-a pozicio | ||
Oficiala retejo | www.udinese.it | ||
| |||
Udinese Calcio - prononco [ Udinese Kalĉjo] - estas futbalklubo el la friula urbo Udine en norda Italio. Aktuale, la trejnisto de la unua vira teamo estas Kosta Runjaić.
Historio
[redakti | redakti fonton]Udinese Calcio estas registrita kiel akcia kompanio laŭ itala juro, itale nomata "Società per azioni", kutima jura formo de itala futbalklubo. La klubo Udinese Calcio ekestis el la Società Udinese di Ginnastica e Scherma - la udina societo de gimnastiko kaj skermado. En 1896, en la unua, tiam ankoraŭ neoficiala itala ĉampionado de futbalo, la Società Udinese di Ginnastica e Scherma atingis la ĉampionan titolon, kiu tamen nuntempe ne estas agnoskata, ĉar la ĉampionadon organizis la itala federacio de gimnastiko, kaj ne nacia futbala federacio. Nur en 1898 la klubo CFC Genova gajnis la unuan oficialan italan ĉampionadon.
La unua vira teamo de la klubo ĝis nun ne atingis multajn pliajn internacie signifajn sukcesojn - la gajno de la Mitropa-pokalo en 1980 estas la plej elstara atingo. Tamen la klubaj junularaj teamoj kaj pliaj viraj teamoj en la dua kaj tria italaj ligoj (Serie B kaj Serie C) estis nacie sukcesaj. En la 1980-aj jaroj la unua vira teamo estis aparte atentata pere de la amaskomunikiloj, kiam aniĝis la futbalisto Franco Causio, kiu estis membro de la itala nacia teamo de futbalo en 1982 kiam ĝi venkis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo, kaj la brazilan stelulan futbaliston Zico.
Ekde la sezono 1995/96 la udina teamo seninterrompe membras en la unua itala ligo Serie A: en 1996/1997 ĝi havis la kvinan pozicion, en 1997/1998 la trian pozicion, en 2004/2005 kaj 2010/2011 poe la kvaran pozicion.
Danke al tiuj pozicioj la teamo plurfoje kvalifikiĝis por la matĉoj pri la UEFA-pokalo. En tiuj matĉoj tamen la teamo kutime frue malvenkis. Nur en la sezono 1999/2000 la klubo avancis ĝis la okonfinalo, kie ĝi malvenkis kontraŭ Slavia Prago, kaj en 2008/2009 ĝis la kvaronfinalo, kie ĝi malvenkis kontraŭ Werder Bremen.
En 2005 la teamo per du venkoj kontraŭ Sporting Lisbono rajtis unuafoje konkuri en la Ligo de Ĉampionoj de UEFA. Tie ĝi tamen malvenkis kontraŭ la kataluna klubo FC Barcelona kaj la germana teamo Werder Bremen.
Teamo de la sezono 2011/12
[redakti | redakti fonton]stato de la 26-a de marto 2012
golistoj | |
---|---|
1 | Samir Handanovič |
21 | Daniele Padelli |
28 | Rafael Romo |
defendo | |
---|---|
5 | Danilo Larangeira |
8 | Dušan Basta |
11 | Maurizio Domizzi |
13 | Neuton |
16 | Andrea Coda |
17 | Mehdi Benatia |
24 | Joel Ekstrand |
26 | Giovanni Pasquale |
27 | Pablo Armero |
32 | Damiano Ferronetti |
39 | Jean-Alain Fanchone |
atako | |
---|---|
9 | Barreto |
10 | Antonio Di Natale |
25 | Gabriel Torje |
31 | Diego Fabbrini |
83 | Antonio Floro Flores |
92 | Matěj Vydra |
Sukcesoj
[redakti | redakti fonton]Internaciaj
[redakti | redakti fonton]- UEFA-Pokalo Intertoto: 1 (2000)
- Mitropa-pokalo: 1 (1980)
- Angla-itala pokalo: 1 (1978)
Naciaj
[redakti | redakti fonton]- Dua itala ligo (Serie B): 2 (1956, 1979)
- Tria itala ligo (Serie C): 3 (1930, 1949, 1978)
- Itala pokalo Serie C: 1 (1978)
Junulara teamo
[redakti | redakti fonton]- Campionato Primavera ("printempa ĉampionado"): 1 (1981)
- Campionato Primavera Serie B ("dualiga printempa ĉampionado"): 1 (1964)
- Coppa Italia Primavera ("printempa itala pokalo"): 1 (1993)
Klubaj rekordoj
[redakti | redakti fonton]- Serie A
- Plej alta venko : 7:0 Udinese Calcio - SSC Napoli (sezono 1957/58)
- Plej alta malvenko: 7:0 AC Milano - Udinese Calcio (sezono 1958/59)
- Rekorda futbalisto: Valerio Bertotto - 334 matĉoj
- Rekorda golfaristo: Antonio Di Natale - 112 goloj (fine de sezono 2010/11)
- Plej multaj goloj en unu sezono: Antonio Di Natale - 29 goloj (sezono 2009/10)