Zsolt Durkó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zsolt DURKÓ [ĵolt], hungare Durkó Zsolt estis hungara komponisto, instruisto kaj profesoro.

Zsolt Durkó naskiĝis la 10-an de aprilo 1934 en Szeged, li mortis la 2-an de aprilo 1997 en Budapeŝto.

Memortabulo en Budapeŝto pri Zsolt Durkó

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsolt Durkó lernis muzikon en Szeged, poste en Budapeŝto, fine li frekventis Muzikartan Altlernejon Ferenc Liszt, kie li lernis komponadon de Ferenc Farkas. Poste li plulernis en Romo en Accademia di Santa Ceciliá, kie lia verko ricevis premion. Baldaŭe liaj verkoj ricevis premiojn en Montrealo, Budapeŝto, Novjorko. Inter 1972-1977 li instruis en la Muzikarta Altlernejo, ekde 1982 li havis postenon en Hungara Radio. Liaj verkoj estis aŭdeblaj tutmonde, ekzemple en BBC. Li ricevis premion Kossuth en 1978, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Liaj komponaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio