András Faragó
Etoso
András Faragó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1919 en Fülöpszállás |
Morto | 16-an de februaro 1993 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 31-1-105 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
András FARAGÓ [andrAŝ], hungare Faragó András, Esperante Andreo Faragó estis hungara operokantisto (basbaritono).
András Faragó naskiĝis la 16-an de marto 1919 en Fülöpszállás - mortis la 16-an de februaro 1993 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
András Faragó frekventis muzikakademion en Budapeŝto. Li komencis sian kantistan karieron en 1947 samloke. Post 2 jaroj li aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Baldaŭe li gastroladis en pli gravaj urboj de Eŭropo kaj Ameriko. Li ricevis premion Kossuth en 1985, pli frue ankaŭ alian premion.
Lia repertuaro (selekto)[redakti | redakti fonton]
- Richard Wagner: Lohengrin – Telramund; Das Rheingold - Alberich; Siegfried - la vaganto; La fluganta Holandano - titolrolo
- Giacomo Puccini: Tosca - Scarpia
- Wolfgang Amadeus Mozart: Le nozze di Figaro - titolrolo
- Béla Bartók: Burgo de la duko Blubarbo - titolrolo