George Shaw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Shaw
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1751 (1751-12-10)
en Aylesbury
Morto 22-an de julio 1813 (1813-07-22) (61-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Loĝloko Anglio
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Kolegio Hertford • Universitato de Oksfordo
Okupo
Okupo kuratoro • botanikistozoologo • verkisto de nefikcio • iĥtiologo • ornitologo • kuracisto • ĝenerala kuracisto
vdr

George Shaw (10a de decembro 175122a de julio 1813) estis angla botanikisto kaj zoologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Shaw naskiĝis ĉe Bierton, Buckinghamshire, kaj estis edukata ĉe Magdalen Hall, Oksfordo, kie li ricevis sian M.A. en 1772. Li iĝis helpokuracisto. En 1786 li iĝis helpoprofesoro pri botaniko ĉe la Oksforda Universitato. Li estis kunfondinto de la Linnea Societo en 1788, kaj iĝis membro de la Reĝa Societo de Londono en 1789.

En 1791 Shaw iĝis helpozorgisto de la naturhistoria departamento ĉe la Brita Muzeo, kaj sukcedis al Edward Whitaker Gray kiel zorgisto en 1806. Li trovis, ke plej al la aĵoj donacitaj al la muzeo de Hans Sloane estis en tre malbonaj kondiĉoj. Kuraca kaj anatomia materialo estis sendita al la muzeo de Kuracistoj, sed multaj el la remburitaj animaloj kaj birdoj estis difektitaj kaj devis esti bruligitaj. Li estis sukcedita post sia morto de sia helpanto Charles Konig.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Shaw publikis unu el unuaj anglaj priskriboj kun sciencaj nomoj de kelkaj el la komunaj aŭstraliaj animaloj en sia "Zoology of New Holland" (1794). Li estis inter la unuaj sciencistoj kiuj ekzamenis ornitorinko kaj publikis la unuan sciencan priskribon el ĝi en The Naturalist's Miscellany en 1799.

En la fako herpetologio li priskribis nombrajn novajn speciojn de reptilioj kaj amfibioj.[1]

Aliaj publikaĵoj estis la jenaj:

  • Museum Leverianum, pri selektaj specimenoj el la muzeo el Sir Ashton Lever (1792–6), kiuj estis movitaj por esti montritaj ĉe la Blackfriars Rotunda.
  • General Zoology, or Systematic Natural History (16 vol.) (1809–1826) (volumoj IX al XVI de James Francis Stephens) [1]
  • The Naturalist's Miscellany: Or, Coloured Figures Of Natural Objects; Drawn and Described Immediately From Nature (1789–1813) kun Frederick Polydore Nodder (artisto kaj gravuristo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Reptile Database. www.reptile-database.org.
  • Mullens kaj Swann - A Bibliography of British Ornithology (1917)
  • William T. Stearn - The Natural History Museum at South Kensington ISBN 0-434-73600-7