Carlos Fonseca Amador

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Fonseca Amador
Persona informo
Carlos Fonseca Amador
Naskiĝo 23-an de junio 1936 (1936-06-23)
en Matagalpo
Morto 8-an de novembro 1976 (1976-11-08) (40-jaraĝa)
en Matagalpo
Mortis per morto dum batalo vd
Tombo Central Park (Managua) vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Nikaragvo vd
Partio Sandinisto • Partio Komunista de Nikaragvo vd
Subskribo Carlos Fonseca Amador
Profesio
Okupo profesoropolitikistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carlos Alberto FONSECA Amador (1936 - 1976) estis instruisto, politikisto kaj revoluciisto Nikaragvano.

Carlos Fonseca fondigis la Nacia Fronto de Sandinista Liberiĝo (FSLN) kun, inter aliaj, Santos López, Silvio Mayorga, Faustino Ruiz kaj Tomás Borge.

Tri jaroj post sia morto batalante kontraŭ la diktatoreco de Anastasio Somoza Debayle (nome la filo de la murdinto de Augusto César Sandino) la FSLN triumfante eniris al Managvo finigante la diktatoran periodon de la Somoza familio. Li poste ricevis la titolon de "Nacia Heroo de Nikaragvo"

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo kaj Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Carlos Fonseca naskiĝis en la urbo Matagalpa la 23a de junio 1936. Li studis en la baza lernejo por viroj de Matagalpa kiam li estis 6 jaraĝa. Post 3 jaroj, kiam li estis 9-jara infano li ekis la vendon de karamelojn kaj ĵurnalojn sur la stratoj de sia urbo por kontribui kun la familia ekonomio. Li estis tre laborema kaj studema, kaj ĉe la mezgrada lernejo li estis la plej bona studento dum la tutaj 6 jaroj.

Je la fino de sia tria jaro en la mezgrada lernejo li malkovris Karl Marx kaj Friedrich Engels kies filozofio multe influis lin. Carlos studis la francan lingvon por povi kompreni la librojn kiuj nur estis disponeblaj en la franca. Li legadis tro multe kaj estis konata en la mezlernejo kiel la unika persono kiu legis la tutan kolekton de la Historio de Usono.

Pli malfrue kiam li jam estis 18-jara, kun aliaj kompanoj aperigis la revuon Segovia. Carlos renkontiĝis kun Marco Altamirano kaj li ambaŭ partoprenis ĉe "Studaj cirkloj" kaj lernis pli da teoria maldekstra politiko.

La 4-a de marto 1955 li gradigis el la mezlernejo, translokiĝis al la ĉefurbo Managvo kaj laboris kiel direktoro de la biblioteko en la fama lernejo "Miguel Ramirez Goyena". Tiam li ankaŭ studis Ekonomikon ĉe la Nacia Universitato.

Fondigo de FSLN[redakti | redakti fonton]

En 1961 dum kunveno de la Movado Nova Nikaragvo en Honduro Carlos proponis la nomon Nacia Fronto de Sandinista Liberiĝo (hispane: "Frente Sandinista de Liberación Nacional") por la revolucia armita organizaĵo kiu antaŭ kelkaj monatoj jam estis formita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri Carlos Fonseca
FSLN TTT-ejo