Julianus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Julianus estis hungara monaĥo el dominikanoj, kiu antaŭ la invado de tataroj trovis pralandon de la hungaroj.

Julianus kun sia kunulo fare de Károly Antal
Mapo pri vojaĝado de Julianus

Historio[redakti | redakti fonton]

La dominikanoj ekfunkciis en Hungario en 1221. Ili baptis la kumanojn kaj aliajn paganojn, tial ili serĉis ankaŭ eksterlande tribojn por tiu celo. La kumanoj ĵus rifuĝis al Hungarujo pro atako de la tataroj. Ili menciis ekziston de hungaraj gentoj ĉe Volgo. 4 monaĥoj ekiris al oriento por trovi la hungarojn en 1235, sed inter ili nur Julianus revenis. Li raportis, ke tie vivas hungaroj, spite la forpasajn 800 jarojn li parolis kun ili. Li diris ankaŭ, ke la tataroj volas ataki Germanion, sekve ankaŭ Hungarion. En 1237 Julianus denove ekvojaĝis, sed li ne povis atingi la prahungarojn, ĉar la tataroj jam detruis tiun regionon. Tiu famo ne interesis la tiamajn hungarojn, sed la raporto atingis ankaŭ Vatikanon, kie la raporto ankaŭ nun estas legebla.

Julianus estas grava figuro de la hungara historio. Pri li János Kodolányi verkis romanon en 1938, Gábor Koltay faris filmon en 1991. Oni fondis ankaŭ premion pri Julianus.