Oldřich Černík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oldřich Černík
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1921 (1921-10-27)
en Poruba
Morto 19-an de oktobro 1994 (1994-10-19) (72-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejo de Vyšehrad
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Oldřich Černík (27a de oktobro 1921 - 19a de oktobro 1994) estis komunista politikisto de Ĉeĥoslovakio. Li estis Ĉefministro de Ĉeĥoslovakio de la 8a de aprilo 1968 ĝis la 28a de januaro 1970.

Li estis funkciulo de la partio kaj konata teknokrato, forta subtenanto de la reformoj de la Praga Printempo de 1968. Aŭguste de 1968 li estis devigita iri al Sovetunio kun aliaj politikistoj, kaj kiam li revenis li petis la ĉeĥan popolon kunlabori kun Sovetunio sed li promesis pluigi la reformojn. En 1970 li perdis sian postenon pro konstanta subteno de la reformoj kaj estis elpelita el la komunista partio. Li klopodis politikan revenon komence de la 1990aj jaroj post la fino de la komunista reĝimo. Li mortis en Prago.