Győző Ember
Etoso
Győző Ember | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1909 en Anina |
Morto | 1-an de decembro 1993 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 7/6-1-71 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Madách Imre High School (en) Universitato Eötvös Loránd (–1933) |
Okupo | |
Okupo | historiisto arkivisto universitata instruisto |
Győző EMBER [djOzO], laŭ la hungara skribmaniero Ember Győző estis hungara historiisto, arkivisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.
Győző Ember naskiĝis la 17-an de aprilo 1909 en Stájerlakanina (nuntempa Anina en Rumanio). Li mortis la 1-an de decembro 1993 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Győző Ember frekventis universitaton en Budapeŝto akiranta diplomon en 1933 kaj en la sama jaro li doktoriĝis. Inter 1934 ĝis la emeritiĝo en 1978 li laboris en la Tutlana Arkivejo, kie li iĝis ĉefdirektoro en 1949. Dum la 2-a mondmilito li ankaŭ instruis en la universitato. Foje li redaktis periodaĵon. Li ricevis premion Kossuth en 1949, inter 1942-1978 ankaŭ aliajn 3 premiojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Magyar parasztmozgalmak 1848-ban (Hungaraj kamparanaj movadoj en 1848), 1949
- Az újratelepülő Békés megye első összeírásai, 1715-1730 (Unuaj etaj popolnombradoj de la refondita Békés inter 1715-1730), 1977
- Levéltári terminológiai lexikon (Arkiva terminologia leksikono), 1982
- Magyarország története 1686-1790, I-II. (Historio de Hungario inter 1686-1790), 1989