István Eiben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Eiben
Persona informo
Naskonomo Eiben István György
Naskiĝo 21-an de septembro 1902 (1902-09-21)
en Budapeŝto
Morto 23-an de oktobro 1958 (1958-10-23) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo István Eiben
Okupo
Okupo ĉefkameraisto
vdr

István Eiben [iŝtvAn ejben], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eiben István estis hungara kameraisto kaj profesoro.

István Eiben naskiĝis la 21-an de decembro 1902 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de oktobro 1958 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Eiben estis 14-jara, kiam li eklaboris ĉe filmoproduktadoj. En 1919 li iĝis kameraisto, en 1942 ĉefkameraisto. Li faris la unuan hungaran sonfilmon en 1931. Ekde 1952 ĝis sia morto li edukis en ĉeflernejo en Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1955.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • resume pli ol 150 filmoj:
    • diversaj mutaj filmoj, ekzemple A lélekidomár (1919); A névtelen vár (1920); Filoj de la Paŭlo-strato (1924)
    • diversaj sonfilmoj, ekzemple A kék bálvány (La blua idolo) (1931); Hyppolit, la lakeo (1931); Az új rokon (La nova parenco) (1934); A nagymama (La avino) (1935); Az aranyember (La orohomo) (1936); Semmelweis (Ignaz Semmelweis) (1939); A tanítónő (La instruistino) (1945); Erkel (Ferenc Erkel) (1952); Rokonok (Parencoj) (1954); Felfelé a lejtőn (1959)

Fontoj[redakti | redakti fonton]