József Barsi
József Barsi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de februaro 1810 en Janova Lehota | ||||
Morto | 18-an de februaro 1893 (82-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca • itala • angla • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto publikigisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
József Barsi [jOĵef barŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barsi József estis hungara statistikisto, pastro, instruisto, verkisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1870).
József Barsi [1] naskiĝis la 23-an de februaro 1810 en Hungara reĝlando, en malgranda vilaĝo Lehota (nuntempa Janova Lehota en Slovakio). Li mortis la 18-an de februaro 1893 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Barsi frekventis lernejon en Supra Hungarujo, poste li pristudis teologion en Pest (urbo), fine li iĝis pastro. En 1837 li estis armea pastro en Milano, pli frue kaj poste ordinara pastro en diversaj lokoj de Hungara reĝlando. Li apogis plume la hungaran revolucion en 1848, tial en la sekva jaro la Habsburgoj kondamnis lin por longa malliberejo. En 1856 li ricevis amnestion. En 1861 li ekinstruis en urbo Pest. Inter 1867-1888 li laboris en Reĝa Statistika Oficejo. En 1891 li blindiĝis.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Az iparosok vagy László mester 1860 - premiita verko
- A szerelemről és házasságról (Pri la amo kaj geedziĝo) 1861 - premiita verko
- Az egészség négy könyve (Kvar libroj de la sano) 1864 tradukita el la angla
- Magyarország közoktatási statisztikája (Eduka statistiko de Hungarlando) 1868
- Utazás ismeretlen állomás felé (Vojaĝo al nekonata stacio) 1890 - Memoroj pri la malliberejaj jaroj