György Enyedi (geografo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György ENYEDI [djordj enjedi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Enyedi György estis hungara geografo, ekonomikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1990).

György Enyedi [1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de septembro 2012 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Enyedi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1953-1958. Li komencis sian karieron samloke en la universitato, poste en 1960 li ekhavis postenon en geografia filio de MTA. Spite la interrompojn li instruis en universitatoj de Debrecen, Pécs kaj ELTE. Li okupiĝis precipe pri rilatoj inter socio kaj ekonomio, same inter urbo kaj vilaĝo. Li havis edzinon, kiu naskis filinon. Li emeritiĝis en 2008. Li ricevis diversajn premiojn inter 1961-2009.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar mezőgazdaság termelési körzetei (1961)
  • Hungary: An Economic Geography Boulder (1976)
  • Földrajz és társadalom (Geografio kaj socio) (1983)
  • Social Change and Urban Restructuring in Central Europe (1998)

Fontoj[redakti | redakti fonton]