Péter Erdős

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Erdős
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1910 (1910-07-26)
en Budapeŝto
Morto 3-an de aŭgusto 1990 (1990-08-03) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

Péter ERDŐS [erdOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdős Péter estis hungara ekonomikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1979).

Péter Erdős [1] naskiĝis la 26-an de julio 1910 en Budapeŝto. Li mortis la 3-an de aŭgusto 1990 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Erdős frekventis universitatojn en Brno kaj Vieno. En la 1930-aj jaroj li ofte arestiĝis, en 1942 li estis kondamnita je 6 jaroj pro politikado. Post la 2-a mondmilito li estis inĝeniero, baldaŭe ekonomikisto kaj li ekinstruis en la universitato. Li partoprenis en redaktadoj de fakrevuoj Acta Oeconomica, Közgazdasági Szemle. Li ricevis premion en 1980.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Közgazdasági elméletek története (Historio de ekonomiaj teorioj), 1950, 1951 (por studentoj)
  • Adalékok a mai tőkés pénz, a konjunktúra-ingadozások és gazdasági válságok elméletéhez (1966, 1974, angle: 1971)
  • Prices and profits in the US economy of the Seventies (1979)
  • Infláció és válságok a hetvenes évek amerikai gazdaságában (1982, angle: 1990)

Fontoj[redakti | redakti fonton]