Lajos Haynald

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Haynald [lajoŝ hajnald], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haynald Lajos estis hungara teologo, ĉefepiskopo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1868).

La juna Lajos Haynald
Lajos Haynald en 1870
Pentraĵo pri Lajos Haynald

Lajos Haynald [1] naskiĝis la 3-an de oktobro 1816 en Szécsény. Li mortis la 4-an de julio 1891 en Kalocsa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Haynald frekventis gimnaziojn en Vác, Pest (urbo), Esztergom. En 1830 li aliĝis al porpastra lernejo, baldaŭe li studis teologion en Vieno. En 1839 li pastriĝis, en 1841 li doktoriĝis. En la sekva jaro li komencis sian karieron en Pest, poste en Buda kiel pastro, sed en la sekva jaro li jam instruis en Esztergom. Baldaŭe li studvojaĝis en Eŭropo, tial li iĝis sekretario en 1846. Li malhelpis la hungaran revolucion, tial li estis malpostenigita, sed la postenon li rericevis post fiasko de la liberecbatalo. En 1851 li atingis la rangon episkopo en Transilvanio. En 1853 li rezignis, ĉar li ne volis kunlabori kun la Habsburgoj. En 1864 li ricevis altan postenon en Romo. Post 3 jaroj li iĝis ĉefepiskopo en Kalocsa. En 1879 li ricevis altan premion. Tiutempe li multe helpis al la Hungara Nacia Muzeo, sed li apogis ankaŭ diversajn sciencojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Epistolae pastorales… ad clerum saecularem et regularem dioecesis, 1852
  • A szentirási mézgák és gyanták termőnövényei, 1880
  • Litterae authenticae exhibentes origines scholarum Hungariae, 1882-1885

Fontoj[redakti | redakti fonton]