Fernando de Herrera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando de Herrera
Persona informo
Fernando de Herrera
Naskiĝo 1-an de januaro 1534 (1534-01-01)
en Sevilo
Morto 1-an de januaro 1597 (1597-01-01) (63-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo poeto • verkistopastro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fernando de Herrera [erEra] (Sevilo, 1534 - 1597) estis hispana verkisto de la Hispana ora epoko, konata ĉefe pro sia poezia verkaro. Li ricevis la kromnomon de «el Divino» (la dia).

Fernando de Herrera

Lia poezio devenas el la heredo petrarkisma, en kiu li klopodas enmeti novaĵojn, kaj li mem planas sian produkton kiel profundigo rilate al Garcilaso de la Vega. Tiusence, Herrera estas aŭtoro de Anotaciones a la poesía de Garcilaso (notoj al la poezio de G., 1580), kie, li inter alia, reliefigas la karakteron de imitanto de la klasikuloj al latinida lingvo ĉe Garcilaso kaj historiigas la diversajn poeziajn ĝenrojn uzitajn de tiu.

Lia literatura verkaro estas relative varia, konsiderinte, krome, la perditajn verkojn. Inter laij konservitaj verkoj elstaras kelkaj en prozo, kiaj la Relación de la guerra de Chipre y suceso de la batalla naval de Lepanto (pri kipra milito kaj batalo de Lepanto) kaj Elogio de la vida y muerte de Tomás Moro, pri politika pensaro.

Inter tiuj nekonservitaj estis variaj poemoj de epika kaj mitologia karakteroj kiaj La gigantomaquia, pri titanoj; El rapto de Proserpina kaj Gestas españolas de valerosos.