Cyrill Horváth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cyrill Horváth
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1865 (1865-11-25)
en Veszprém
Morto 19-an de julio 1941 (1941-07-19) (75-jaraĝa)
en Balatonalmádi
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gardonyi Geza Cistercian High School, Eger, Hungary
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • monaĥo
vdr

Cyrill Horváth [ciril hirvAt] aŭ Cirill Horváth, laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Cirill estis hungara katolika pastro, cisterciana monaĥo, literaturhistoriisto, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1925).

Cyrill Horváth [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1865 en Veszprém (urbo). Li mortis la 19-an de julio 1941 en Balatonalmádi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Cyrill Horváth frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste li aliĝis al cistercianoj en 1882 en Zirc. Li lernis en gimnazio de Eger inter 1883-1885, poste li studis teologion en Innsbruck, Zirc kaj Budapeŝto. Li pastriĝis en 1889, poste li frekventis universitaton en Budapeŝto. Li ekinstruis en gimnazio de Baja en 1890, poste en Eger. Li habilitiĝis en 1895. Post 2 jaroj li forlasis la cistercianojn kaj li estis lerneja direktoro ekde 1897, fine li instruis en la universitato.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Berzsenyi és a Mondolat (1888)
  • Nemzeti irodalmunk a reformációig (1891)
  • A magyar nemzeti irodalom története (Historio de la hungara nacia literaturo), (1893) - lernolibro por mezlernejanoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]