José Cadalso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Cadalso
José Cadalso laŭ Castas Romero (1855)
José Cadalso laŭ Castas Romero (1855)
Persona informo
Naskonomo José Cadalso
Naskiĝo 8-an de oktobro 1741 (1741-10-08)
en Kadizo
Morto 26-an de februaro 1782 (1782-02-26) (40-jaraĝa)
en Hispanio
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Iglesia de Santa María La Coronada vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkistooficiro • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José CADALSO y Vázquez de Andrade (Kadizo, 8-a de oktobro de 1741San Roque, Cádiz, 26-a de februaro de 1782) estis literaturisto kaj militisto hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La vivo de José Cadalso estas konata ne nur pro dokumentoj kaj atestoj de samtempuloj, sed ankaŭ pur la rakontoj de lia Memoria de los acontecimientos más particulares de mi vida kaj de konservitaj leteroj (1773–1780).

José Cadalso y Vázquez naskiĝis en Kadizo, sed la patra familio devenis el Biskajo. La patrino mortiĝis naskinta kaj la patro forestis pro negocoj en Ameriko kaj ne konis lin ĝis post dektri jaroj. Edukis lin onklo jezuito, kiu sendis lin studi eksterlande. Kiam li revenis al Hispanio, la kontakto kun la malprogresa lando seniluziigis lin, kio poste aperos en Cartas marruecas.

Post la morto de la patro kaj ruinigita, iĝis militisto. En Madrido en marto de 1766, sekvis interese la okazintaĵoj de la Tumulto de Eskilaĉo. Je tiu epoko li vivis diversajn amaferojn kaj amikiĝis kun nobeluloj kaj povuloj. Pro akuzoj pri skandalaj verkoj, li devis foririr el Madrido kaj translokiĝi al Zaragozo kie restis ĝis 1770.

Poste revenos al Madrido kaj en tiu epoko (1770 al 1772) dediĉis sin al literaturo kaj vivis epizodon kiu famigis lin, nome ŝtorma kaj mallonga amafero kun aktorino, nome María Ignacia Ibáñez, kiu iĝis legendo romantika, kiam ŝi subite mortiĝis nur 25jara pro tifo aprile de 1771. La legendo rakontas, ke Cadalso, malespera klopodis eltombigi la korpon de la ĵus entombigita amatino, ĉar li malfruis al la entombigo, por doni al ŝi lastan adiaŭon. Tuje li verkis Noches lúgubres (funebrajn noktojn), kiu estis unu el du plej famaj verkoj liaj.

Post tio li devis translokiĝis al Salamanko (1773–1774), kie li verkis sian Cartas marruecas (marokaj leteroj), kiam li amikiĝis kun verkistoj de la universitata urbo. Poste li sekvis la militistan karieron kaj kiam li estis kolonelo, mortiĝis februare de 1782, post esti vundita dum sieĝo al Ĝibraltaro, kiam li estis ankoraŭ nur 40jara.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

Komponoj laŭ klasikaj modeloj nome Ocios de mi juventud (junaj libertempoj) sekve la imitoj al Anakreono, Ovidio, Tasso kaj Garcilaso.

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Solaya o los circasianos ne estis aprobita de la cenzuro en novembro de 1770; tragedio pri ekzota historio de tatara princo Selín, kiu enamiĝas je Solaya, apartenata al ĉefa familio.
  • Don Sancho García (1771) private premierita en la palaco de la grafo Aranda en 1771. Novklasika tragedio en dekunusilabaj parigitaj versoj, pri legendoj inter hispanmaŭra reĝo kaj vidva grafino kastilio, kiu klopodas venenigi sian filon.

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Defensa de la nación española contra la carta persiana LXXVIII de Montesquieu (ĉirkaŭ 1768).
  • Los eruditos a la violeta (1772) estas satiro kontraŭ tiama edukado. Sekvoj estis Suplemento (1772) nome serio de tradukoj poeziaj kun komentoj kaj El buen militar a la violeta pri la militista profesio.
  • Noches lúgubres, el 1789 al 1790, kaj Cartas marruecas, 1789, kie marokano Gazel veturas tra Hispanio kaj kritikas la landajn malvirtojn laŭ la reformisma spirito de la klerisma despotismo kaj la modelo de Lettres persanes (1721) de Montesquieu.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • CADALSO, José (1970): Defensa de la nación española contra la carta persiana LXXVIII de Montesquieu. Edición de G. Mercadier. Toulouse: Universidad de Toulouse, 1970.
  • CADALSO, José (1979): Escritos autobiográficos y epistolario. Edición de N. Glendinning y N. Harrison. Londres: Támesis, 1979.
  • CADALSO, José (1982): Calendario manual y guía de forasteros en Chipre. Prólogo, edición y notas de Nigel Glendinning. Madrid: C.S.I.C., 1982.
  • CADALSO, José (1993): Obra poética. Edición de Rogelio Reyes Cano. Cádiz: Universidad de Cádiz, 1993.
  • CADALSO, José (1997): Cartas marruecas. Noches lúgubres. Edición de Joaquín Arce. Madrid: Cátedra, 1997.
  • CADALSO, José (2000): Cartas marruecas. Noches lúgubres. Edición de Emilio Martínez Mata. Barcelona: Crítica, 2000.
  • EDWARDS, June Knight (1976): Tres imágenes de Cadalso: el crítico, el moralista, el creador. Sevilla: Universidad de Sevilla, 1976.
  • SEBOLD, Russell P. (1974): Cadalso: el primer romántico «europeo» de España. Madrid: Gredos, 1974.
  • VV.AA. (1982): Hombre de bien: estudios sobre la vida y la obra de Cadalso. Granada: Universidad de Granada, 1982.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]