János Oberten
Aspekto
János Oberten | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1944 en Herneacova |
Morto | 27-an de julio 2020 (76-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara • rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
János OBERTEN estis rumania hungara proz- kaj dramverkisto. Li naskiĝis en Aranyág la 8-a de aprilo 1944 kaj mortis la 27-a de julio 2020.
Kariero
[redakti | redakti fonton]János Oberten estis malliberigita pro sia simpatio al hungara revolucio de 1956 (1958-60). Li estis ano de redakcikomitato de revuo Ezredvég (1990-93), en 1993-94, "semajna respondecredaktoro" de la gazeto Új Szó de Temeŝvaro, ties kultura rubrikestro, en 1994-95 respondecredaktoro de Heti Új Szó. Li tradukis el franca al hungara kaj rumana, el angla al hungara.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Mágus dramo prezentita de studenta teatra grupo Thália de Temeŝvaro (1989).
- Férfihangok (rakontoj, Tv. 1981);
- Rókaszelídítés (romano, Tv. 1984);
- Bádogszemüveg (Tv. 1994).
- Un concert extraordinar. Rumane. Tv. 1990.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- RMIL Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine