John Henry Gurney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Henry Gurney
Persona informo
John Henry Gurney, Sr.
Naskiĝo 4-an de julio 1819 (1819-07-04)
en Norwich
Morto 20-an de aprilo 1890 (1890-04-20) (70-jaraĝa)
en Norwich
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Grove House School vd
Partio Liberala Partio vd
Familio
Patro Joseph John Gurney vd
Patrino Jane Birkbeck vd
Gefratoj Anna Gurney vd
Edz(in)o Mary Jary Gurney vd
Infanoj John Henry Gurney la Juna • Richard Hanbury Joseph Gurney vd
Profesio
Okupo ornitologo • bankisto • politikisto vd
Laborkampo ornitologio vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Henry Gurney (4a Julio 1819 – 20a Aprilo 1890) estis angla bankisto, amatora ornitologo, kaj politikisto el la Liberala Partio[1].

Gurney publikigis nombrajn artikolojn en The Zoologist pri birdoj de Norfolk. Li ankaŭ komencis kolekton de rabobirdoj. En 1864 hli publikigis unuan parton de sia Descriptive Catalogue (priskriba katalogo) de tiu kolekto, kaj en 1872 li eldonis The Birds of Damara Land el notoj de sia amiko Charles John Andersson.

El 1875 al 1882 li produktis serion de notoj en The Ibis pri la unua volumeno de Catalogue of Birds in the British Museum, kaj en 1884 aperigis List of Diurnal Birds of Prey, with References and Annotations. La arkivoj de la Muzeo de Zoologio de la Universitato de Kembriĝo enhavas kvin volumenojn de korespondado inter Alfred Newton kaj Gurney, kiu estis fondomembro de la Norfolk Naturalists Trust.[2]

La sudafrika raso de la Nigrakola grebo, Podiceps nigricollis gurneyi, ricevis nomon de la sudafrika zoologo kaj aŭtoro Austin Roberts en 1919 kiel honoro kaj al la patro kaj al la filo Gurney, ambaŭ ornitologoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Craig, F. W. S.. (1989) British parliamentary election results 1832–1885, 2‑a eldono, Chichester: Parliamentary Research Services. ISBN 0-900178-26-4.
  2. Cambridge University Museum of Zoology: Histories & Archives. Arkivita el la originalo je 2018-01-15. Alirita 22a Marto 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-01-15. Alirita 2013-06-29.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Mullens kaj Swann - A Bibliography of British Ornithology (1917)