Nigrakola grebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakola grebo
Podiceps nigricollis nigricollis, plenkreska reprodukta plumaro
Podiceps nigricollis nigricollis, plenkreska reprodukta plumaro
Podiceps nigricollis californicus, plenkreska nereprodukta plumaro
Podiceps nigricollis californicus, plenkreska nereprodukta plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Podiceps
Podiceps nigricollis
(Brehm, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Nigrakola grebo (Podiceps nigricollis, konata en Nordameriko kiel Orelgrebo) estas birdospecio el la familio de akvobirdoj nome Podicipedoj kun grando de ĉirkaŭ 30 cm. Ili loĝas en ĉiu kontinento escepte Aŭstralio kaj Antarkto.

    Taksonomio[redakti | redakti fonton]

    Reprodukta plumaro

    Estas tri subspecioj:[1]

    • P. n. nigricollis troviĝas el okcidenta Eŭropo al okcidenta Azio (vintrume al sudo kaj okcidento), en centra kaj orienta Azio, kaj en orienta Afriko
    • P. n. gurneyi troviĝas en suda Afriko
    • P. n. californicus troviĝas el sudokcidenta Kanado tra okcidenta Usono. Ĝi vintrumas tiom for sude kiom ĝis Gvatemalo.

    Ambaŭ komunaj nomoj por tiu specio aludas al karakteroj videblaj kiam la birdo estas en reprodukta plumaro; tiam ĝi havas tutnigran kolon kaj radiadon de orkoloraj plumoj en ĉiu kapoflanko. La nomo "Eared Grebe" (orelgrebo) estis uzata preskaŭ unu jarcenton antaŭ la nomo "Black-necked Grebe" (nigrakola grebo). Tiu lasta estis unuafoje uzata en 1912 de Ernst Hartert, klopode kongruigi la komunan nomon de la specio kun sia scienca nomo.[2] La genronomo de tiu specio —Podiceps— devenas el du latinaj vortoj: nome podicis, signife "pugo" kaj pes signife "piedo".[3] Tio aludas al la malantaŭa situo de la birdospeciaj kruroj— tute fine de ties korpo. La specifa epiteto nigricollis estas latina por "nigrakola": niger signifas "nigra" kaj collis signifas "kolo".

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    P. n. nigricollis, nereprodukta plumaro

    La Nigrakola grebo estas 28–34 cm longa. La plenkreskulo estas tute nekonfuzebla somere, ĉar ĝia kapo, kolo, supra kapoparto estas nigraj dum la reprodukta sezono, dum malantaŭ la rimarkindaj tre ruĝaj okuloj troviĝas orflavaj ornamplumoj kiu pendas al la nukoflankoj, sed ne superas la supran nukon, malkiel la Orelgrebo. Vintre, tiu malgranda grebo estas blanka kun ne tre markata nigra krono, sed pli pinteca, kio distingas ĝin el la pli blankavanga Slavonia grebo (aŭ Orelgrebo kaj Kornogrebo en Usono). Ĝia nigra beko estas maldika, kaj iom kurbeca supre kliniĝanta. La okuloj estas karminruĝaj. Ĝi estas pli malhela ol la Orelgrebo, konstatebla en la orelareo vintree kaj en la tuta kolo somere, ĉar la orelgrebo havas ruĝecan antaŭan kolon.

    La beko de junaj nigrakolaj greboj ne kliniĝas supren; iel ili tre similas al la junuloj de orelgreboj, nome grizaj kun tre strieca blankanigre kapo, sed kun helaj vango kaj antaŭa kolo, dum la junuloj de la Orelgrebo havas striecajn vangon kaj kolon.

    La vokvoĉo estas mallaŭta vib-vib kaj milda puik el masklo al la ino

    Vivejo, teritorioj kaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

    Tiu holarktisa kaj afrotropisa specio vivas ĉe malprofundaj fragmitaj lagoj, fiŝlagoj, lagunoj. Ĝi nestumas grupe, travintrumas ĉe marbordo aŭ ĉe alia malferma akvo. Reproduktaj teritorioj estas tra Eŭropo (dise en okcidenta Eŭropo al norda Balkanio kaj pli etende en suda Rusio), Azio (Centra Azio kaj suda Siberio), Afriko, norda Sudameriko kaj sudokcidenta kaj okcidenta Usono. La subspecio de Nordameriko, nome P. n. californicus estas konata kiel Orelgrebo. Tiuj birdoj migras en vintro, ĉefe al la marbordo de Pacifiko kie ili havas teritorion sude ĝis Salvadoro; krome vagantoj povas aperi tiom for kiom ĝis Kostariko.[4]

    La Nigrakola grebo de la nomiga subspecio P. n. nigricollis en pli malvarmaj kaj moderklimataj regionoj de la Malnova Mondo vintrumas ankaŭ pli sude, kun multaj birdoj el Eŭropo moviĝantaj al la Mediteraneo, dum la siberaj birdoj vintrumas al Japanio kaj ĝis suda Ĉinio. La izola sudafrika raso, P. n. gurneyi estas sedenta. Ĝi estis nomita de la sudafrika ornitologo kaj aŭtoro Austin Roberts honore al la anglaj bankistoj kaj amatoraj ornitologoj John Henry Gurney kaj John Henry Gurney Jr..

    Bedaŭrinde la granda reprodukta populacio de Graflando Roscommon, Irlando, malkovrita ĉirkaŭ 1915 falis viktimo el drenado fare fine de la 1930-aj jaroj; estis ĉirkaŭ 250 paroj. Ŝajne ankoraŭ estis reproduktado, en tre malgrandaj nombroj, en Irlando en 2002, 2006 kaj 2011.

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Kutimaro[redakti | redakti fonton]

    Kalifornia subspecio manĝante angilecan fiŝon.

    La Nigrakola grebo estas elstara naĝanto kaj plonĝanto, kaj persekutas sian predon subakve, manĝante ĉefe fiŝojn same kiel malgrandajn krustulojn, akvajn insektojn kaj larvojn.

    Ili preferas fuĝi el danĝero per plonĝado anstataŭ per flugado, kvankam ĝi povas facile eliri el akvo.

    Kiel ĉe ĉiuj greboj, ankaŭ la Nigrakola grebo nestumas ĉe la akvobordo, ĉar ties kruroj estas tro malantaŭe kaj ĝi ne povas bone piediri. Kutime la ino demetas du ovojn, kaj la striecaj junuloj estas foje portataj surdorse de plenkreskulo.

    Interese, la Nigrakola grebo estas esence senflugaj dum preskaŭ plej parto de la jaro (9 al 10 monatoj), kaj iĝas ekzemplo de unu el plej malkompetentaj flugantoj inter birdoj. Ĝenerale, tiu birdo evitas flugi kaj faras longdistancajn flugojn nur por migrado. Tamen, dum migrado, ili veturas tiom multe kiom ĝis 6,000 km por atingi fruktodonajn areojn uzataj ankaŭ de aliaj kelkaj specioj.[5]

    Notoj[redakti | redakti fonton]

    1. Ogilvie & Rose (2003), p. 69.
    2. Ogilvie & Rose (2003), pp. 102–103.
    3. Ogilvie & Rose (2003), p. 98.
    4. Herrera et al. (2006)
    5. Jehl et al. (2003)

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    • Malcolm Ogilvie & Chris Rose. (2003) Grebes of the World. Ŭbridge, UK: Bruce Coleman. ISBN 1-872842-03-8.
    • J. R. Jehl Jr., A. E. Henry & H. I. Ellis (2003). “Avian Migration”, p. 199–209. 
    • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
    • Einhard Bezzel: Vögel. BLV Verlagsgesellschaft, München 1996, ISBN 3-405-14736-0
    • V. D. Il’ičev & V. E. Flint (Hrsg.): Handbuch der Vögel der Sowjetunion - Band 1: Erforschungsgeschichte, Gaviiformes, Podicipediformes, Procellariiformes. Aula Verlag, Wiesbaden 1985, ISBN 3-89104-414-3

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]