Orelgrebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orelgrebo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Podiceps
Specio: P. auritus
Podiceps auritus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orelgrebo[1]Plumkorna podicipo (Podiceps auritus) estas akvobirdo el la ordo de Podicipoformaj birdoj kaj familio de Podicipedoj, kiu nomiĝas ankaŭ Slavonia grebo. Ĝi estas elstara naĝanto kaj plonĝanto, kaj persekutas sian fiŝopredon subkakve. P. auritus estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (Interkonsento pri la konservado de migrantaj akvobirdoj de Afriko-Eŭrazio).

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Flave, la reprodukta areo; oranĝe, la vintraj teritorioj

La Orelgrebo reproduktiĝas en vegetaĵaraj areoj de nesalakvaj lagoj tra Eŭropo (Islando, norda Britio, Skandinavio, Baltio al centra Rusio) kaj Azio (suda Siberio al Kamĉatko). Ili reproduktiĝas ankaŭ en malproksimaj internaj partoj de Usono (suda Alasko) kaj multe de okcidenta Kanado. Plej birdoj migras vintre al marbordoj ĉefe de norda Eŭropo, Adriatiko kaj nordo de Nigra Maro kaj Ĉinio, Koreio, Japanio al suda Alasko, okcidenta Kanado kaj la tuta Usono. En Ĉinio ĝi vivas en la norda parto de la Nordoriento de Ĉinio kaj vintre migras suden al la malsupra baseno de Jangzi-rivero kaj Fuĝjan-provinco por travintri tie.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Reprodukta plumaro, Skotlando

La Orelgrebo estas malgranda diketa grebo 31–38 cm longa kun enverguro de 46–55 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 400 g. Nekonfuzebla somere, la plumaro de kaj masklo kaj ino inkludas nigran kapon kun helbrunaj al brunecflavaj erektaj plumotufoj sur la orelareo ambaŭflanke de la vizaĝo el la bazo de suba makzelo tra la okulo al la supra nuko (tiu orelarea plumtufo nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo). Ĝi montras ankaŭ ruĝecan kolon, skarlatruĝajn okulojn, kaj malgrandan, rektan nigran bekon kun blanka pinto videbla foje eĉ de malproksime. La ventro estas blanka.

Nereprodukta plumaro de Orelgrebo
Reprodukta plumaro
Nereprodukta plumaro de Nigrakola grebo kun diferenca kapopinto

Vintre malaperas la orkoloraj plumtufoj orelareaj kaj ĉiu birdo montras nigrecan kronon, kaj nigrecajn al malhelgrizajn malantaŭan kolon kaj dorson, dum la tuta vango estas blanka, same kiel la gorĝareo, antaŭa kolo (kun iome da helgriza kolumo) kaj ventro. Kiam oni mudas al somera plumaro aperas unue iom da flavaj plumetoj malantaŭokule kaj kolume. Ĉiukaze la kapopinto estas ebena.

Ili naĝas alte sur la akvo. La Orelgrebo havas pintan bekon, mallongajn voston kaj krurojn, kiuj troviĝas tuj antaŭ la vosto kaj kies piedfingroj estas verdece haŭtborderitaj kaj petalformaj (lobecaj). Ĝi similas al anaso kun ebena krono kaj pinta beko, kiam ĝi naĝas sur akvo. Dumnaĝe la dorso videblas nigreca kaj la flankoj ruĝecbrunaj.

Ĝi povas esti konfuzata kun la Nigrakola grebo, sed ĉe la Orelgrerbo la beko estas pli rekta, dum ĉe la Nigrakola estas iom kurbeca supren; krome en vintra plumaro la Orelgrebo havas pinton sur supra nuko, dum la Nigrakola sur kapopinto kaj nigran vangomakulon; en somera plumaro la Nigrakola apenaŭ montras malgrandan tufon nur sur orelareo, dum la tufoj de la Orelgrebo superas la supran nukon. Krome kiel la nomo usgestas la Nigrakola havas tutnigran kolon, dum tiu de la Orelgrebo estas ruĝecbruna almenaŭ antaŭe.[2] Apenaŭ estas seksa duformismo.

La junaj idoj estas grizecaj kun tre markata striecaj blankanigraj kapo kaj kolo, dum la idoj de la Nigrakola grebo montras nur striecan kapon, kaj ties suba vango jam estas senkolora. Ĉiukaze ambaŭ idoj havas ruĝan makulon ĉe la bekobazo. Ankaŭ la ido de la Malgranda grebo estas simila, sed kun multe pli larĝaj nigraj strioj.[3]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Montrante la blankajn subajn partojn

La birdoj kutimas vivi en lagoj, lagetoj, marĉoj kaj larĝaj riveroj, kie abundas akvaj plantoj. Kiel ĉe plejparto de greboj, la Orelgrebo flugas havante la krurojn iom pendante kaj la kolon etende. Dumfluge tiu birdospecio montras blankan spegulon ĉe flugiloj, kaj malgrandan blankan makulon ĉe la dorso[4].[5].

Ili agas solaj aŭ en paro, bekokaptas ĉefe fiŝojn, kaj somere ankaŭ salikokojn, krabojn, moluskojn, krustulojn, insektojn (ĉefe somere[5][6]) kaj akvan herbon. Ili tre lertas je naĝado. Ili povas resti sub akvo 30 sekundojn. Elakviĝante ili esploras la ĉirkaŭaĵon per siaj supren levitaj bekopinto, naztruoj kaj okuloj. La kutimo estas tute sama kiel tiu de testudo. Pro tio oni donis al ĝi ankaŭ la nomon testuda anaso. Ili plonĝas ĝenerale por kapti siajn predojn, sed povas ankaŭ kapti insektojn surface. La Orelgrebo, kiel plejparto de greboj, englutas regule plumojn por protekti sian digestan sistemon kontruax la elfiŝajn eĝojn. Ili havigas ilin ankaŭ al la idoj pro sama tialo[7].

Tiu birdospecio estas silentema en vintra periodo, sed povas iĝi tre bruema dum la reprodukta sezono (oni povas aŭdi ties krion ĉe tiu retejo[rompita ligilo]). Tiam ili elsendas trilojn similajn al tiuj de la Malgranda grebo (bibibib) kaj laŭtajn alvokojn (aŭjahiar).

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ovoj surneste

La Orelgreboj reproduktiĝas en vegetaĵaraj areoj de lagoj tra moderklimataj al malvarmaj zonoj de la Norda Hemisfero kaj poste plej el ili migras vintre al marbordoj foje pli sudaj. Dum tiu jarepoko, tiu malgranda grebo estas ĉefe blanka kun tre markata nigra krono. Dum la reprodukta sezono (ekde aprile al junio) oni aŭdas la masklan alvokon kiel stranga, rimarkinda serio de laŭtaj kvakoj kaj babilecaj notoj sekve de longecaj krioj. En la pariĝada tempo ili havas tre interesajn movojn: unue la femala kaj maskla birdoj alproksimiĝas unu al la alia, ordigas la plumojn sur la kapo reciproke kaj etendas siajn flugilojn, poste ili disiĝas unu de la alia, rigardas unu al la alian kaj subite, preskaŭ samtempe, enigas sin en akvon. Kaj post momento ili malmergiĝas, ĉiu kun tufo da herboj en la beko, rigardas unu al la alia havante skuiĝantan kapon.

La flosanta nesto de la podicipoj estas tre originala. Ili kurbigas kaj interplektas elakviĝintajn herbotigojn, poste aldonas al ili putriĝintajn akvajn plantojn en la ĉirkaŭaĵo, formante neston similan al dika kuko sur la akvobordo, ĉar kiel ĉiuj greboj ili mallerte piediras surtere kaj ne povas havi surteran neston. La nesto povas sin movi laŭ ondoj kaj estas konstruita de ambaŭ partneroj ĉe kareksejo.

Plenkreskulo kun ido ĉeneste

La Orelgrebino demetas 2-5 grizblankajn ovojn kiuj bruniĝas laŭ la tempo pro kontakto kun putriĝinta vegetaĵaro. Antaŭ sia portempa forlaso de la nesto, gepatraj birdoj kutimas kovri la ovojn per herboj, plumoj k.a., por ke ili ne malvarmiĝu kaj ne estu trovitaj de iliaj naturaj malamikoj. La kovado daŭras 24-25 tagojn kaj estas farata de ambaŭ partneroj. La eloviĝintaj birdidoj estas averaĝe 17 g pezaj[8], nidifugaj kaj kapablaj naĝi tuj poste. Ili estas tutkorpe kovritaj de lanugo kun strioj ĉe la kapo kaj kolo. Gepatraj birdoj portas siajn idojn surdorse dum la aktivado por nutrado. Trafante en danĝeron, ili povas fuĝi for kun siaj idoj per subakva naĝado. Tio estas kapablo propra al la birdofamilio. Ekflugo okazas post 55 al 60 tagoj.

Tiu specio atingas seksan maturecon je ĉirkaŭ aĝo de unu jaro[8]. La aktuala rekordo de longvivodaŭro estas de individuo ringita en Islando kaj trovita morta kiam li estas 7jaraĝa[9], sed oni ĉirkaŭkalkulas, ke tiu specio povas atingi aĝon de 10 jaroj[5].

Populacioj[redakti | redakti fonton]

Estas du subspecioj de Orelgrebo[10][11] kies distribuaj areoj estas la jenaj[12]:

BirdLife International ĉirkaŭkalkulas la eŭropan populacion je malpli ol 1/4 de la tutmonda populacio, nome el 6,300 al 11,000 paroj de tiu grebo en Eŭropo, esence koncentritaj en Skandinavio kaj Rusio[13]. Fakte la ĉefaj eŭropaj reproduktejaj areoj estas en Islando, Ferooj, Skotlando, Skandinavio kaj Baltio[4].

La UICN ĉirkaŭkalkulas la tutmondan populacion en 160,000 al 1,200,000 individuoj[14].

Habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu grebo reproduktiĝas ĝenerale sur trankvilaj akvoj malmulte profundaj kun vegetaĵaraj bordoj, sed ili povas akcepti ankaŭ akvejojn kun malmulte malpli da vegetaĵaro. Vintre, oni povas trovi ilin, ĉu izole aŭ en malgrandaj grupoj de du aŭ tri, ĉe estuaroj aŭ ĉe marbordoj, foje ĉe grandaj lagoj, akvorezervejoj kaj aliaj akvejoj. Ili povas foje vintrumi akompane de la Nigrakola grebo[5].

Migrado[redakti | redakti fonton]

Tiu grebo nestumas inter aprilo kaj julio en la nordo de la eŭrazia kontinento kaj en la nordamerika kontinento. Ili migras suden de tiuj kontinentoj por iri vintrumi, inter oktobro kaj mano, en zonoj kie ne frostas vintre. Tiu migrado, ĝenerale solema, estas nokta si okazas supertere, kaj taga se okazas super marbordaj zonoj[12]. Vagantaj individuoj estis registritaj tre sude, ekzemple ĉe Bermudoj, en Tunizio, Israelo, Azoroj kaj Madejro [15].

Orelgrebo kaj homo[redakti | redakti fonton]

Kapodetalo, Skotlando.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj havas malmultajn predantojn, sed la ovoj povas esti predon de lavursoj, de korvoj, de pigoj, de fulikoj aŭ de marbirdoj[16]. Tiu grebo estas ĉefe minacata de habitata deterioro kaj pro ĝenado fare de homa estado, sed ankaŭ de naftopoluado aŭ pesticidoj same kiel variado ĉe la akvonivelo, kio povas detrui la nestojn[6][17].

Ili estas protektita de la anekso I de la Birda Direktivo de la Eŭropa Unio ekde 1985 (refarita en 1991 kaj 1997)[18], de la anekso II de la Konvencio de Berno ekde 2002[19], la KMS ekde 1994 kaj AEWA (Afrik-Eŭropa Interkonsento pri migrantaj akvobirdoj) ekde 1999. Ili estas protektitaj ankaŭ de la MBTA (Migratory Birds Treaty Agreement)[20] kaj ĝuas de partikularan protektadon en Britio ekde 1982[21].

La Eŭropa Vivmedia Agentejo (EVA) konsideras tiun specion kiel "provizore sekurigita" ekde 1994[22], sed la specio estis deklarita vundebla en Latvio[23] kaj ŝajne formortinta en Danio[24]. BirdLife International indikas, ke la Orelgrebo estas "malpliiĝanta", ĉefe en Svedio kaj Finnlando[13].

La UICN klasas tiun grebon en kategorio LC (mallongigo de la angla esprimo Least concern, malplej zorgiga) pro etenda teritoria areo kaj populacio ĉirkaŭkalkulita je 160 000–1 200 000 individuoj kaj konsiderata stabila[25].

La AEWA distingas la diversajn populaciojn kaj klasis ekde 2002 la populaciojn de nordokcidenta Eŭropo en kategorio A1 (populacioj tre minacitaj (malpli ol 10 000 individuoj)), tiujn de nordorienta Eŭropo en B1 (populacioj tre vundeblaj (el 25 000 al 100 000 individuoj)) kaj tiujn de la Kaspia Maro kaj de suda Azio en A2 (populacioj minacitaj (el 10 000 al 25 000 individuoj))[26].

En kulturo[redakti | redakti fonton]

"The Sclavonian Grebe" de la verko de Thomas Bewick A History of British Birds, Volume 2 "Water Birds". Eldono de 1847.

En la mitologio de la Nigrapieduloj, en la epizodo pri la suno kaj la luno la rolulo Maljunulo trompis kelkajn anasojn per fermado de ties okuloj kaj dancado dum li mortigis ilin unu post alia. Tamen, la plej malgranda anaso, vidis la Maljunulon, kaj alarmis la aliajn anasojn. Tiu "anaso" estis la Orelgrebo, kiu iĝis la unua kiu avertis la danĝeron.[27]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto grebo estas uzita por aludi al tiu birdogenro ekde almenaŭ la 16a jarcento en kelkaj latinidaj lingvoj[28].
La specifa nomo aldonas la radikon orel alude al la rimarkinda tufo de la orelareo kaj la alternativa specifa nomo slavonia, uzita de Buffon, aludas al Slavonio termino uzita fine de la 19a jarcento por du diferencaj zonoj : nome en Aŭstrio-Hungario kaj regiono proksime de Lübeck. Fakte al tiu aludas ties uzado por tiu ĉi birdospecio, pro unu el la reproduktejaj areoj borde de la Balta Maro.
Pri la latina nomo, Podiceps devenas el la latina podex, pugo kaj pes, piedo (ĉi tie kruroj, pro ties malantaŭa situo en la korpo). La vorto auritus devenas el la latina kaj signifas "orumita", pro la orflavaj plumtufoj karakteraj de la specio kun reprodukta plumaro[29].

Filatelio[redakti | redakti fonton]

Pro ties bunta plumaro kaj gravo de la birdospecio kelkaj ŝtatoj eldonis poŝtmarkojn kun la bildo de la Orelgrebo[30] : Barbado kaj Antigvo en 1985, Islando en 1991, Georgio en 1995, Dominiko en 1998, Hong Kong kaj Svedio en 2003 kaj Alando en 2013.[31].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio: Podiceps: latina por podicis (pugo) kaj pedis (piedo), reference al malantaŭ situo de la kruroj en ties korpo; auritus: latina por orelaoreligita.
  2. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010. Paĝo 65.
  3. Lars Svensson, samloke. Paĝo 65.
  4. 4,0 4,1 Stasny (1989)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Hume, Lesaffre kaj Duquet (2004), paĝo 30
  6. 6,0 6,1 P. auritus ĉe Birdweb.org[rompita ligilo]
  7. All About Birds 2007
  8. 8,0 8,1 Podiceps auritus ĉe retejo AnAge
  9. Rekordo de longvivodaŭro de Podiceps auritus (Orelgrebo) ĉe retejo Euring
  10. Zoonomen 2007.
  11. ITIS 2007
  12. 12,0 12,1 Global Register of Migratory Species (GROMS) 2007
  13. 13,0 13,1 BirdLife International (2007).
  14. Wetlands International 2002, UICN 2007
  15. del Hoyo J Elliott A, Sargatal J 1992 ; GROMS 2007
  16. ADW, 2007.
  17. angle url=http://ec.europa.eu/environment/nature/conservation/wildbirds/threatened/p/podiceps_auritus_en.htm Slavonian Grebe Podiceps auritus European Commission konsultita la 2a novembro 2008
  18. La specioj menciitaj en la anekso I de la Birda Direktivo ĝuas konservadan politikon koncerne ties habitaton, por sekurigi ties survivadon kaj reproduktadon en ties distribua areo.
  19. Anekso II de la Konvencio de Berno: specioj de faŭno strikte protektitaj
  20. Migratory Birds Treaty Agreement, cf ĉe "Eksteraj ligiloj"
  21. United Nations Environment Programme-World Conservation Monitoring Centre (UNEP-WCMC) 2007
  22. Tucker, G.M. kaj al. (1994) por la EVA
  23. Latvia NRC (2002) por la EVA
  24. Miljo- og Energiministeriet (1998) por la EVA
  25. UICN (2004)
  26. Podiceps auritus ĉe la retejo de AEWA. Arkivita el la originalo je 2007-11-09. Alirita 2013-06-28.
  27. Weidensaul, Scott. (2007) Of a Feather: A Brief History of American Birding. Nov-Jorko: Harcourt, Inc, p. 8. ISBN 978-0-15-101247-3.
  28. Pierre Belon, Portraicts d’oyseaŭ, animaŭ, serpens, herbes, arbres, hommes et femmes d’Arabie et d’Égypte observez par P. Belon du Mans, le tout enrichi de quatrains pour la plus facile cognoissance des Oyseaŭ et autres portraicts, plus y est adjousté la Carte du Mont Attos et du Mont Sinay pour l’intelligence de leur religion, G. Cavellat, Paris, 1557.
  29. Cabard kaj Chauvet (2003)
  30. Ekzemple
  31. Birds of the world on postage stamps 2007 kaj 2013

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
  • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.
  • Cabard P. kaj Chauvet B., Étymologie des noms d'oiseaŭ, Belin, 2003 (ISBN 2-7011-3783-7)
  • Šťastný, Oiseaŭ aquatiques, Paris, Gründ, 1989 (ISBN 2-7000-1816-8)
  • Karel Šťastný (trad. Dagmar Doppia), La grande encyclopédie des oiseaŭ, Paris, Gründ, octobre 1989, 494 p. (ISBN 2-7000-2504-0), p. 34
  • Hume R., Lesaffre G. kaj Duquet M., Oiseaŭ de France et d'Europe, Larousse, 2004 (ISBN 2-03-560311-0)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]