William Cleary Kerr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Cleary Kerr
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1888 (1888-08-11)
Morto 1-an de novembro 1956 (1956-11-01) (68-jaraĝa)
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo gramatikisto
vdr

William Cleary Kerr ( naskiĝinta la 11-an de aŭgusto 1888 en Cantagalo, mortinta la 1-an de novembro 1956 en Campinas, pli malfrue konata kiel Reverendo Guilherme Kerr, estis pastro de la Presbiteriana Eklezio de Brazilo, prezidante ties ĉefan konsilantaron en la jaroj 1937 ĝis 1942.

Li estis aŭtoro de la "Gramática Elementar da Língua Hebraica," [Baza gramatiko de la hebrea lingvo]. Tiu ĉi estis la unua verko pri la hebrea gramatiko publikigita en la portugala, kiu ankoraŭ nun estas kiel elstara verko en uzo en Brazilo.

William C. Kerr estis katedra profesoro pri hebrea lingvo kaj literaturo de la Malnova Testamento ĉe la teologia fakejo de la seminario de la Presbiteriana Eklezio de Brazio en Campinas en la ŝtato San-Paŭlo).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Kerr, Guilherme, "Gramática Elementar da Língua Hebraica," Jewish Publication Society, 1-a eldono, Filadelfio, Pensilvanio, Usono, 1948. Kongresa Biblioteko, Vaŝingtono, 48023271; 289 paĝoj, 24 cm.
  • Kerr, Guilherme. "Gramática Elementar da Língua Hebraica," Junta de Educação Religiosa e Publicações da Convenção Batista Brasileira. Rio de Janeiro, 2-a reviziita eldono 1979