Károly Pál Kovács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Pál Kovács
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1907 (1907-12-07)
en Budapeŝto
Morto 19-an de novembro 1989 (1989-11-19) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Memorigilo Károly Pál Kovács
Okupo
Okupo elektrika inĝeniero • maŝinkonstrua inĝeniero • electrotechnician • universitata instruisto
vdr

Károly Pál Kovács [kAroj kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Károly Pál (pli simple Kovács K. Pál) estis hungara inĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1970).

Memortabulo de Károly Pál Kovács

Károly Pál Kovács [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1907 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de novembro 1989 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Pál Kovács ricevis diplomon en 1929 en universitato en Budapeŝto, poste laboris en diversaj fabrikoj. En 1946 okazis lia habilitiĝo. Post 3 jaroj li ricevis postenon en ministerio. En 1957 li estis gastoprofesoro en Zuriko. En 1959 li estis forigita de la universitato, sed en 1964 li iĝis direktoro de esplora instituto ĝis la pensiuliĝo en 1970, poste tuj li ofte estis gastoprofesoro eĉ en Ameriko. Li okupiĝis precipe pri diversaj elektraj motoroj. Li ricevis premion Kossuth en 1953, pli frue hungaran, poste eksterlandan premion.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Fejezetek az indukciós motorok elméletéből (1938)
  • Váltóáramú gépek tranziens folyamatai (1954); germane: Transiente Vorgänge in Wechselstrommaschinen I–II (1959)
  • Symmetrische Komponenten in Wechselstrommaschinen (1962)
  • Asynchronmaschinen Funktion, Theorie, Technisches (1975)

Memorigilo[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto de 2008

Fontoj[redakti | redakti fonton]