Adam Krieger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Krieger
Kuprogravuraĵo de C. Romset laŭ Johann Kaspar Höckner
Kuprogravuraĵo de C. Romset laŭ Johann Kaspar Höckner
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1634 (1634-01-07)
en Drezdenko
Morto 30-an de junio 1666 (1666-06-30) (32-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Adam Krieger (naskiĝinta la 7-an de januaro 1634 en Driesen; mortinta la 30-an de junio 1666 en Dresdeno) estis germana komponisto kaj eklezimuzikisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Sian muzikan edukadon li ricevis komence ĉe Samuel Scheidt en Halle kaj li daŭrigis tiun ekde 1650 en Lepsiko. En 1655 li venkis kontraŭ la kunkandidato Werner Fabricius je la okupado de la postenon de orgenisto ĉe la lepsika preĝejo Sankta Nikolao, kiu fariĝis libera post la subita foriro de Johann Rosenmüller. La pezocentron de sia verkado Krieger metis en la figuran muzikon. Krieger ankaŭ estis fondinto de collegium musicum en Lepsiko. En la jaro 1657 elektistoprinco Johano Georgo la 2-a vokis lin al la saksa kortego. Tie Krieger donis al la filino de la elektistoprinco lecionojn pri klavikordo. En 1658 li fariĝis kortega orgenisto.

Krieger mortis en 1666 en Dresdeno lkaj estis entombigita sur la tombejo ĉe la malnova preĝejo Frauenkirche.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Krieger komponis kaj rimis multajn kantojn, en 1657 aperis lia unua kantokolekto. Distingilo de liaj verkoj estis simplaj popolkantecaj melodioj. Lia plej fama kanto estas la vesperkanto Nun sich der Tag geendet hat [Nun la tago finiĝis], ĝi estas trovebla en la kantaroj de la evangelaj eklezioj. Alia konata kanto estas Der Rhein'sche Wein [la rejnlanda vino], kiu priskribas la multajn efikojn sekvantajn la ĝuon de rejnlanda vino.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas-M. Langner: Krieger, Adam. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). Band 13, Duncker & Humblot, Berlino 1982, ISBN 3-428-00194-X, p. 42 sj.
  • Moriz Fürstenau: Krieger, Adam. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 17, Duncker & Humblot, Lepsiko 1883, p. 164 sj.
  • Hans-Josef Olszewsky: KRIEGER, Adam. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). volumo 4, Bautz, Herzberg 1992, ISBN 3-88309-038-7, kolumno 659–661.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]