Larry Sanger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larry Sanger
Persona informo
Larry Sanger
Naskonomo Lawrence Mark Sanger
Naskiĝo 16-an de julio 1968 (1968-07-16) (55-jaraĝa)
en Bellevue
Lingvoj angla vd
Loĝloko Columbus vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater kolegio ReedOhia Ŝtata Universitato • Service High School vd
Profesio
Okupo filozofo • blogisto • komputosciencistoentreprenisto vd
Laborkampo filozofio vd
Verkado
Verkoj Vikipedio ❦
Civitendio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lawrence Mark Larry Sanger - naskiĝis la 16-an de julio 1968, do nun 55-aĝa - estas usona eksa asista profesoro pri filozofio, kunfondinto de Vikipedio, kaj la fondinto de la retejo Civitendio. [1][2]

Li kreskis en Anchorage, Alasko, kaj jam frue interesiĝis pri filozofio. En 1991 li ricevis bakalaŭran gradon de filozofio kadre de la kolegio Reed de Portland, Oregono, kaj en 2000 doktoriĝis pri filozofio en la Ohia Ŝtata Universitato de Columbus, Ohio. La plejparto de lia filozofia laboro fokusiĝas pri epistemologio, la teorio de la kono.

Li engaĝiĝis en pluraj interretaj enciklopediaj projektoj. Interalie, lie estis gvida redaktoro de Nupedia, en 2001 kaj 2002 estis gvida organizanto de ĝia posteulo, Vikipedio, kaj fondinta ĉefredaktoro de Citizendium, al kiu li kontribuis inter 2006 kaj 2009. Sanger proponis efektivigi vikion, kiu kondukis rekte al la kreaĵo de Vikipedio.

Sanger forlasis Vikipedion en 2002, kaj ekde tiam estis kritika de la projekto. Fine de la jaro 2004 li kritikis Vikipedion pro tio, ke ĝi malŝatigas fakecon. Pli poste li ankoraŭ kulpigis plimulton de tiuj, kiuj donas interretajn servojn, ke "ili okupas" Vikipedion. Vikipedio kredas, ke ties procedo de reguligado de artikoloj estos tio, ke ties enhavo estas donita al granda nombro de uzantoj, kio gvidos al precizeco de informo. Citante leĝon de Linis pri evoluo de malfermita fonto Sanger antaŭe esprimis sin: "Supozante sufiĉon de okuloj ĉiuj eraroj estas malhaveblaj."

Referencoj[redakti | redakti fonton]