Gyula Magyary-Kossa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Magyary-Kossa
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1865 (1865-01-08)
en Debrecen
Morto 21-an de junio 1944 (1944-06-21) (79-jaraĝa)
en Keszthely
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo farmakologo
vdr

Gyula Magyary-Kossa [djula madjari-koŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyary-Kossa Gyula estis hungara farmaciisto, kuracisto, historiisto pri kuracado, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1920). Lia nobela antaŭnomo estis "nagysarlói". Ĝis 1909 li uzis la nomon Kóssa.

Gyula Magyary-Kossa [1] naskiĝis la 8-an de januaro 1865 en Debrecen. Li mortis la 21-an de junio 1944 en Keszthely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Magyary-Kossa frekventis universitaton en Budapeŝto. Post la diplomo li unue eklaboris en la universitata farmakologa instituto, poste en alia instituto, kie oni okupiĝis pri juraj pruvaĵoj (ekzemple pri sangaj restaĵoj). En 1894 li ekinstruis en la universitato, poste en la bestkuracista ĉeflernejo. Tie li estis katedrestro kaj vicrektoro. Inter 1901-1909 li okupiĝis pri la kuracista biblioteko. En 1935 li pensiuliĝis kaj ne plu laboris.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A mérgezések diagnosztikája (1894)
  • Magyar állatorvosi könyvészet 1472–1904 (Hungara bestkuracista libraro 1472–1904), (1904)
  • Beiträge zum Mechanismus der Zuckerausscheidung (1905)
  • A hazai gyógynövények hatása és orvosi használata (1921)
  • Régi magyar bábákról (Pri la nalnovaj hungaraj akuŝistinoj), (1938)
  • Magyar orvosi emlékek (Hungaraj kuracistaj memoraĵoj), (1929–1940)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]