Ede Mahler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ede Mahler
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1857 (1857-09-28)
en Cífer
Morto 29-an de junio 1945 (1945-06-29) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Vieno
Familio
Frat(in)oj Gyula Mahler • Miksa Mahler
Okupo
Okupo antropologo • arkeologoastronomo • universitata instruisto
vdr

Ede Mahler [maler], (foje Eduard Mahler), laŭ hungarlingve kutima nomordo Mahler Ede estis hungara-aŭstra-juda orientalisto, historiisto, filologo, astronomo, arkeologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1909).

Ede Mahler [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1857 en Hungara reĝlando en Cífer (nun en Slovakio). Li mortis la 29-an de junio 1945 en Újpest.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ede Mahler devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Vieno inter 1876-1880. Post la diplomo ĝis 1886 li laboris en observatorio en Budapeŝto. Tiutempe li edziĝis baldaŭe havanta 3 filojn. En 1898 li ekinstruis en la universitato, en la sekva jaro li ankaŭ eklaboris en Hungara Nacia Muzeo, kie li ofte faris arkeologiajn esplorojn en Hungarujo, krome li esploris en Egipto en 1910. Li pensiuliĝis en 1928, tamen poste li instruis plu jardekon. En 1944 li devis kaŝiĝi pro la deportiĝoj. Dum sieĝo de Budapeŝto lia domo detriĝis, sekve lia grava kolektaĵo neniiĝis.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Babylónia és Assyria (1906)
  • Az ókori Egyiptom (1909)
  • Ókori chronológiai kutatások (1915)

Interrete legeblaj verkoj (hungare)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]