Móric Pálfy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Móric Pálfy
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1871 (1871-10-21)
en Bădeni
Morto 16-an de aŭgusto 1930 (1930-08-16) (58-jaraĝa)
Tombo Tombejo Farkasrét
Okupo
Okupo geologo • hidrogeologo
vdr

Móric Pálfy [pAlfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pálfy Móric (foje Pálfy Mór) estis hungara geologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1915). Lia nobela antaŭnomo estis várfalvi.

Móric Pálfy [1] naskiĝis la 21-an de oktobro 1871 en Hungara reĝlando en Bágyon (nuntempa Bădeni (Cluj) en Rumanio). Li mortis la 16-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Móric Pálfy frekventis Universitaton Kolozsvár, poste li ekinstruis samloke. Li doktoriĝis en 1895, poste li laboris en geologia instituto en Budapeŝto, kiun li gvidis ekde 1919. Li okupiĝis precipe pri montoj en Transilvanio. Li redaktis periodaĵon Földtani Közlöny (=Geologia Informilo). Li pensiuliĝis en 1926. Li ricevis memormedalon en 1912.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A Hargita andesites kőzeteiről (1895)
  • Előzetes jelentés az erdélyrészi Érchegység andesitjainak korviszonyáról (1903)
  • Az erdélyrészi Érchegység bányáinak földtani viszonyai és érctelérei (1911)
  • Magyarország arany-ezüstbányáinak geológiai viszonyai és termelési adatai (1929)

Fontoj[redakti | redakti fonton]