Dolomitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
360° panoramo de la Dolomitoj fotita de la okcidenta kresto de Marmolada.
Dolomitoj
Sella montaro
Sella montaro
montarmasivomontara sistemo
La plej alta punkto Marmolada (3 342 m)
Supra tutaĵo Orientaj Alpoj
Kontinento Eŭropo
Situo  Italio
Geografia situo 46° 25′ N, 11° 50′ O (mapo)46.413811.8398Koordinatoj: 46° 25′ N, 11° 50′ O (mapo) f1
Dolomitoj (Alpoj)
Dolomitoj (Alpoj)
DEC
Dolomitoj
Dolomitoj
Situo de Dolomitoj
Map
Dolomitoj
vdr

La Dolomitoj (ladine: Dolomites; itale Dolomiti; germane Dolomiten) estas montara sistemo situanta en nordorienta Italio.

La Dolomitoj formas parton de la orientaj Alpoj kaj etendiĝas de la rivero Adiĝo en la okcidento ĝis la valo de la rivero Piave (Pieve di Cadore) en la oriento. La nordaj kaj sudaj limoj estas difinitaj fare de la Puster Valo kaj la Sugana Valo (Val Sugana). La Dolomitoj troviĝas preskaŭ sampartaj en la provincoj Beluno, Sudtirolo kaj Trentino.

Ekzistas ankaŭ aliaj montogrupoj de simila geologia strukturo. En oriento, trans la rivero Piave la Dolomiti d'Oltrepiave kaj en okcidento trans la rivero Adiĝo la Dolomitoj de Brenta (okcidentaj Dolomitoj). Ekzistas ankaŭ alia pli malgranda grupo nomita Piccole Dolomiti (Malgrandaj Dolomitoj) situanta inter la regionoj de Trentino, Verono kaj Vicenza.

Unu nacia parko kaj multaj aliaj regionaj parkoj situas en la Dolomitoj. En aŭgusto 2009, la Dolomitoj estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko.