Bartholomaeus Arnoldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bartholomaeus Arnoldi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1465 (1465-01-01)
en Usingen
Morto 9-an de septembro 1532 (1532-09-09) (67-jaraĝa)
en Erfurto
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Erfurto vd
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bartholomaeus ARNOLDI (naskiĝis ĉ. 1465 en Usingen, mortis la 9-an de septembro 1532 en Erfurto) estis germana profesoro de filozofio kaj teologio kaj unue amiko, poste kontraŭulo de Martin Luther.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Arnoldi studis ĉe la Universitato de Erfurto filozofion kaj bakalaŭriĝis en 1491. Nelonge poste li ekdeĵoris kiel profesoro kaj instruis ankaŭ Martin Luther. Pro la instigo de Luther li frokiĝis en 1521 ĉe la Aŭgustenana monaĥejo de Erfurto. Post la doktoriĝo teologie en 1514 li krom filozofion ankaŭ lernigis teologion.

Reciproka ŝato inter Arnoldi kaj Lutero estis ĝis 1518. Tiam Arnoldi ege kontraŭbatalis la altruditan enkondukon de la Reformacio en Erfurto, verkante plurajn pamfletojn. En 1526 li iris - fuĝante de la Kamparana ribelo al Würzburg kaj ĉeestis en akompano de la episkopo de Würzburg Konrad la 2-a de Thüngen la Regnan asembleon de Aŭgsburgo en 1530. Poste li revenis Erfurton.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Arnoldi estis granda logikisto. Li skribis kompendion pri logiko kaj ekzercoj pri la Organon de Aristotelo. Li estis en favoro de nominalismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]