Johann Wilhelm Häßler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Wilhelm Häßler
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1747 (1747-03-29)
en Erfurto
Morto 29-an de marto 1822 (1822-03-29) (75-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Elektoepiskopujo Majenco
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr
Naskiĝdomo sur la Ponto longa.

Johann Wilhelm HÄSSLER (naskiĝinta en la 29-a de marto 1747 en Erfurto, mortinta en la 29-a de marto 1822 en Moskvo) estis germana komponisto kaj orgenisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Krom la laŭ la volo de la patro faritajn trejnadon kiel ŝtrumpteksisto li ĝuis ankaŭ muzikan trejnadon ĉe sia onklo Johann Christian Kittel. Estante nur 15 jarojn aĝa li unuafoje deĵoris kiel orgenisto en la Dominikana preĝejo (Erfurt) kaj transprenis tian oficon en la najbara Franciskana preĝejo. Sekvis koncertvojaĝoj, kiel li famis kiel piano-virtuozo.

En la 1780-a jaro li organizis, kun la helpo de la guberniestro Karl Theodor von Dalberg, la t.n. Vintrajn koncertojn je daŭro, kie oni prezentis i.a. verkoj de Telemann, Bach, Händel kaj Mozart. En la kadro de tiaj koncertoj li konatiĝis kun Johann Wolfgang von Goethe.

En 1790 li iris Londonon por koncerti kune kun Joseph Haydn. Koncertvojaĝoj tra Eŭropo venigis lin ankaŭ al Riga, Peterburgo kaj Moskvo. En Peterburgo nomumis lin carino Katerina la 2-a Imperiestra orkestrestro. Surloke li ne nur koncertis sed ankaŭ kunlaboris por fondi muzikeldonejon, tiucele ke publikiĝu la verkoj de germanaj klasikuloj kaj samtempe instiĝu samtempaj rusaj komponistoj ankaŭ publikigi la verkarojn proprajn.

Poste li transloĝiĝis kun la tuta familio Moskvon, kie li laboris dum pli ol tri jardekoj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Por lia artista evoluo gravis la renkontiĝoj kun la majstroj Carl Philipp Emanuel Bach, Johann Adam Hiller kaj Jiří Antonín Benda. Konsistas la verkaro el sonatoj, kantatoj, etudoj kaj instrumentaj kompozicioj (ĉefe por piano). Multaj komponaĵoj valoras ĝis nun pro siaj pegadogiaj celoj. Ene de lia kreiva agado bone povas esti distingite inter la erfurta (1776-90) kaj la rusa (1793-1817) periodo. Kiel ekstera signo li signis la kompoziciojn de la dua periodo per la muzikverka disdividosistejmo "Opus" (op. 1-50) - kvankam le ne malofte reprenis kaj enmetis partojn de la unua periodo en komponaĵojn de la dua.

De post 1810 lia kreiveco senteble malkreskis.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Charakterstück op.27 Nr.2
  • „50 Stücke für Anfänger“ op.38
  • 360 Präludien in allen Tonarten op. 47 (1817)
  • „Etudes en Vingt-quatre Valses“ op.49
  • „Sechs leichte Sonaten“
  • Kantate „Erfurt“
  • Sonate für Cembalo Nr.3 d-Moll

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]