Jiří Antonín Benda
Jiří Antonín Benda | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Georg Benda | |||||
Naskiĝo | 30-a de junio 1722 en Staré Benátky, Bohemio | ||||
Morto | 6-a de novembro 1795 en Bad Köstritz, Saksio | ||||
Nacieco | ĉeĥo | ||||
Lingvoj | germana • ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Hans Georg Benda (en) vd | ||||
Gefratoj | František Benda, Johann Georg Benda (en) , Joseph Benda (en) kaj Anna Františka Hatašová vd | ||||
Infanoj | Friedrich Ludwig Benda (en) , Christian Hermann Benda, Justina Benda (en) , Heinrich Benda (en) , Carl Ernst Eberhard Benda (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komponisto pianisto violonisto vd | ||||
| |||||
Sukcesis kiel | klasikmuzika komponisto | ||||
Artista celigo | melodramoj, kamerkomponaĵoj, operoj k.a. | ||||
Reprezentaj verkoj | Ariadno en Nakso Medea Pigmaliono Romeo kaj Julieta | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jiří Antonín Benda (naskiĝis la 30-an de junio 1722 en Staré Benátky - mortis la 6-an de novembro 1795 en Bad Köstritz) estas ĉeĥa komponisto, elstara reprezentanto de muzika klasikismo, konsiderata kiel fondinto de la muzika formo melodramo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li studis ĉe piaristoj en Kosmonosy kaj kaj ĉe jezuitoj en Jičín. En 1742, surbaze de la invito de la prusa reĝo Frederiko la 2-a (Prusio), admiranto de lia frato František Benda, li transloĝiĝis al Berlino, kiel li fariĝis violonisto de la kortega kapelo. Inter 1750 kaj 1778 li estis kapelestro en kortego de la turingia duko Frederiko en Gotha. Finon de sia vivo li pasigis per vojaĝado kaj filozofiumado. Nemalinteresa estas la fakto, ke li estis framasonisto.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]La ĉefa signifo de Benda konsistas en fako de melodramo, kies fondinto li estas. La ideon de melodramo li transprenis de J.J.Rousseau, sed kiel la unua li sukcese realiĝis ĝin (Ariadno en Nakso, Medea, Pigmaliono).
Li celis krei radikale novan muzikan dramon, bazitan sur drama vereco, direkte al plia realismo. Li klopodis drame esprimi tekston pere de muziko, li uzis tipajn motivojn, oftajn ŝanĝojn de tempo, takto kaj dinamikeco.
Siajn spertojn el drama fako li utiligis ankaŭ en siaj instrumentaj verkoj (30 simfonioj, koncertoj por ĉembalo, pli ol 100 kantatoj, operoj (Romeo kaj Julieta, Der Dorfmarkt - Vilaĝa foiro), kamerkomponaĵoj, pianosonatoj kaj scena muziko). Per siaj novismaj konceptoj li influis multajn aliajn artistojn (W.A.Mozart, Friedrich Schiller).
Kompaktdiskoj kun liaj verkoj estas daŭre eldonataj en diversaj landoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Literaturo de kaj pri J.A.Benda en la katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane
- Listo de operoj de Benda
- Sonregistraĵo de la simfonio n-ro 5 en G maĵor Arkivigite je 2007-11-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Sonregistraĵo de Concerto in fa minore I.Allegro Arkivigite je 2007-01-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Pianosonatoj kaj pianosonatinoj - senpagaj muziknotoj el International Music Score Library Project
- 3-a parto el la pianosonato G maĵor - sonregistraĵo en midi formo - el la projekto Mutopia[rompita ligilo]