Nikolaj Gromadskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Gromadskij
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1920 (1920-10-01)
en Kievo
Morto 1-an de januaro 1970 (1970-01-01) (49-jaraĝa)
en Obninsk
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Sovetunio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Nikolaj Aleksandroviĉ Gromadskij, ruse Николай Александрович Громадский (naskiĝis la 1-an de oktobro 1920, mortis en 1970 en Obninsk, Kaluga provinco) estis sovetia pentristo kaj pedagogo. En 1964 li fondis kaj gvidis Pentrartan lernejon por infanoj en Obninsk.

Li studis en Moskvo. Dum nelonga tempo li laboris kiel pentristo en teatro de Taŝkento. Ekde januaro de 1954 li komencis pasigi lecionojn pri pentrarto en Obninsk[noto 1]. Li ankaŭ partoprenis dekoradon de unuaj urbaj aranĝoj en historio de Obninsk: solenaj manifestacioj kaj aliaj.

En 1964 Gromadskij organizis en Obninsk novan lernejon pri pentrarto por infanoj kaj dum 1964 - 1968 estis ĝia direktoro.

Li havis konfliktojn kun tiama burokratisma gvidantaro de la loka organizaĵo de KPSU; post la lasta, kiam (en 1968) li publike rezignis de uzado de siaj lernantoj por politika agitado, oni fakte forpelis lin de la direktora posteno. En la sama jaro li eklaboris en pentrarta fonduso en Kaluga, kio igis lin ĉiutage atingi labor lokon per elektrotrajno.

En 1970 Gromadskij ekmalsanis je pneŭmonio, pro kio post nelonge pereis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiam Obninsk ankoraŭ ne havis statuson de urbo.