János Szabó (pentristo)
János Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szabó János |
Naskiĝo | 1784? en Székelyudvarhely (Transilvanio) |
Morto | la 27-an de januaro 1851 en Marosvásárhely (Transilvanio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
János SZABÓ [jAnoŝ sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó János estis hungara pentristo.
János Szabó naskiĝis en 1784 aŭ en 1790 en Székelyudvarhely (Transilvanio, Habsburga Imperio, nuntempa Odorheiu Secuiesc en Rumanio) kaj mortis la 27-an de januaro 1851 en Marosvásárhely (Transilvanio, Habsburga Imperio, nuntempa Târgu Mureș en Rumanio).
Kariero[redakti | redakti fonton]
János Szabó frekventis kalvinanan kolegion en Marosvásárhely, sed li neniam lernis pentroarton. Li pentradis en Transilvanio, Vieno kaj Bukareŝto. Li estis populara portretpentristo, tamen li neniam riĉiĝis. Lia mecenato estis Farkas Bolyai. Li havis litografian laborejon en reformita kolegio de Koloĵvaro. Li mortis malriĉa, liaj pentraĵoj plejparte malaperis.
Elektitaj portretoj[redakti | redakti fonton]
- György Bánffy (guberniestro), Miklós Jósika, Miklós Wesselényi (politikisto, 1796–1850), Károly Szász (juristo), Domokos Teleki (politikisto)
Lia disĉiplo[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- erdelyimuveszet.ro
- [1]
- [2] Arkivigite je 2018-08-25 per la retarkivo Wayback Machine