Mór Pál Czinár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mór Pál Czinár
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1787 (1787-03-30)
en Skalica
Morto 10-an de februaro 1875 (1875-02-10) (87-jaraĝa)
en Pannonhalma
Lingvoj hungaralatina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto • homsciencisto • poeto • arkivisto • ordenfrato
vdr

Mór Pál Czinár [cinAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czinár Mór Pál estis hungara pastro, historiisto, arkivisto, instruisto, monaĥo, membro (korespondanta en 1858) de Hungara Scienca Akademio.

Mór Pál Czinár en 1864

Mór Pál Czinár [1] naskiĝis la 30-an de marto 1787 en Hungara reĝlando en Szakolca (nuntempa Skalica en Slovakio). Li mortis la 10-an de februaro 1875 en Győrszentmárton.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mór Pál Czinár devenis el luterana familio, sed li prenis la katolikan kredon en 1796. Li frekventis lernejon komence en sia naskiĝloko, poste en Győr. Li aliĝis al la benediktanoj en 1802, inter 18031809 li plulernis en Győr kaj Győrszentmárton. En 1811 li pastriĝis, poste li ekinstruis en diversaj lokoj. Post jaroj li iĝis gimnaziestro. En 1817 li doktoriĝis. Inter 18291842 li estis ĉefabata sekretario, poste arkivisto, fine bibliotekisto. Li ricevis premion en 1861.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Carmen jubilaeis honoribus ill. ac rev. dni Josephi Vilt episcopi Jaurinensis ab exsultantibus archigymnasii Jaurin (1811)
  • Ode cels. ac rev. principi dno Joanni Bapt. Scitovszky de Nagy-Kér metropol. eccl. Strigoniensis archiepiscopo. occasione solemnis eiusdem inaugurationis VIII. Idus Januarii 1850. ab archiabbatia S. Martini de S. Monte Pannoniae oblata (1850)
  • Index alphabeticus codicis diplomatici Hungariae per Georgium Fejér editi (1866)

Fontoj[redakti | redakti fonton]