Sándor Rudnay
Sándor RUDNAY [ŝAndor rudnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rudnay Sándor estis hungara-slovaka pastro, teologo, kardinalo, primaso, ĉefepiskopo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis rudnói kaj divékújfalusi.
Sándor Rudnay [1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1760 en Vágszentkereszt (nuntempa kvartalo de Považany en Slovakio). Li mortis la 13-an de septembro 1831 en Esztergom.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Rudnay apartenis al la slovaka minoritato en Hungara reĝlando. Li frekventis gimnazion en Pozsony, poste li lernis filozofion en reĝa akademio en Nagyszombat, teologion en Buda. En 1783 li pastriĝis, en la sekva jaro li doktoriĝis pri filozofio. Li atingis la pastrajn titolojn:
- kanoniko en 1805 en Esztergom
- rektoro de seminario en 1806
- abato en 1808
- dekano en 1809
- preposto en 1809
- episkopo de Transilvanio en 1815
- ĉefepiskopo de Esztergom, samtempe primaso en 1819
- kardinalo en 1828
En Transilvanio li vizitis preskaŭ ĉiujn paroĥojn, li fondis seminarion, en 1816 li donacis monojn kaj tritikojn al la malsatuloj. Dum lia primasa posteno oni komencis konstrui Primasan bazilikon en Esztergom en 1822. Li estis ankaŭ grava predikisto por la slovakoj.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Erkölcsi ker. oktatások különösen a fenyítő házakban raboskodóknak remélhető megjobbításukra (1819)
- De perpetua SS. Eucharistiae Sacramenti in Archi-Dioecesi adoratione (1825)